Zsigmond Kisfaludi Strobl
Zsigmond KISFALUDI STROBL [ĵigmond kiŝfaludi ŝtrobl], hungare Kisfaludi Strobl Zsigmond estis elstara hungara skulptisto, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Zsigmond Kisfaludi Strobl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1884 en Alsórajk |
Morto | 14-an de aŭgusto 1975 (91-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-27 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1905–1908) |
Parencoj | Alajos Strobl (onklo) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto artisto |
Zsigmond Kisfaludi Strobl naskiĝis en la 1-an de julio 1884 en Alsórajk, li mortis en la 14-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZsigmond Kisfaludi Strobl lernis la skulptadon inter 1901-1904 en Budapeŝto. Li konatiĝis kun Alajos Stróbl, poste li lernis unu jaron en Vieno, poste en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Antal Lórántfi. Li unue ekspoziciis en 1909. Post 3 jaroj li rondvojaĝis en Eŭropo. Li faris la unuan gravan verkon en 1913. En la 1920-aj jaroj li faris monumentojn pri falintoj de la 1-a mondmilito. Inter 1921-1960 li instruis en la ĉeflernejo. Dum la socialismo li estis ŝatata skulptisto, eĉ Stalino li mendis skulptaĵon. Alia skulptaĵo pri Stalino en Budapeŝto estis detruita en 1956, laŭ opinioj tiu detruo estis la komenco de la revolucio. Li ricevis premion Kossuth en 1950 kaj 1953
Verkoj (elekto)
redaktiEmeriko de Hungario 1930, Budapeŝto
Libereco sur Monto Gellért, ĉefverko, estis simbolo de Budapeŝto
Lajos Kossuth en Placo Kossuth Lajos, 1952
Lenino 1968 en Kecskemét kaj Szombathely
Diversaj tombejaj skulptaĵoj
Elektitaj disĉiploj
redakti- Sándor Boldogfai Farkas
- Lajos Cziráki
- Endre Gádor
- Magda Gádor
- László Garami
- György Goldmann
- Dezső Győri
- Klára Herczeg
- István Kiss (skulptisto)
- Barna Megyeri
- Mihály Mészáros
- Sándor Nagy (skulptisto)
- Aurélia Németh
- Erzsébet Schaár
- György Segesdi
- István Szabó
- Ernő Szegedi (skulptisto)
- Sándor Tóth (skulptisto)
- Nándor Wagner
- Sándor Wrabel
Rilata temo
redaktiMuzeo Omero (Italio)
-
Monumento pri mondomilito en Hegyvidék
-
Monumento pri mondomilito en Nagykanizsa
-
Hungara husaro
-
Monumento pri mondomilito en Kecskemét
-
Batalantoj kontraŭ la turkoj (Eger)
-
Sagisto
Fontoj
redaktiHungara Vikipedio