William Saroyan
William Saroyan (n. la 31-an de aŭgusto 1908 - m. la 18-an de majo 1981) estis armen-usona romanisto, dramisto, kaj novel-verkisto. Li ricevis la Pulitzer-premion por Dramo en 1940, kaj en 1943 gajnis la Akademian Premion por Plej Bona Rakonto por la filmo La homa komedio. Kiam la studio malakceptis lian originalan 240-paĝan traktadon, li igis ĝin romano, La Homa Komedio.
Sarojan multe verkis pri la armena enmigrinta vivo en Kalifornio. Multaj el liaj rakontoj kaj teatraĵoj lokiĝas en lia denaska Fresno. Iuj el liaj plej konataj verkoj estas The Time of Your Life, My Name Is Aram kaj My Heart's in the Highlands .
Li estis priskribita en gazetara komuniko de Dickinson College kiel "unu el la plej elstaraj literaturaj figuroj de la mezo de la 20a jarcento" kaj de Stephen Fry kiel "unu el la plej subtaksitaj verkistoj de la [20-a] jarcento.[1]"
Referencoj
redakti- ↑ "William Saroyan Is Dead At 72; Wrote 'The Time of Your Life'", 19an de majo 1981. Kontrolita 1-an de februaro 2014.