Vetka distrikto
Vetka distrikto (beloruse – Векаўскі раён; ruse – Ветковский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situanta en orienta parto de la regiono). La distrikto estis fondita en 1926, de 1938 en konsisto de Homela regiono. En 1962 estis likvidita, en 1965 estis refondita. Ĝia areo estas 1.600 km2. Ĝia administra centro estas urbo Vetka.
Vetka distrikto | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
administra teritoria unuo, distrikto de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 118 m [+] | ||
Ĉefurbo | Vetka | ||
- koordinatoj | 53° N, 31° O (mapo)52.68333333333331.225555555556Koordinatoj: 53° N, 31° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 558,62 km² (155 862 ha) [+] | ||
Areo | 1 558,62 km² (155 862 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 17 109 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 10,98 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Q60677527 | ||
Vetka distrikto | |||
Vikimedia Komunejo: Vietka District [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Loĝlokoj kaj administra subdivido
redaktiEn la distrikto estas ĉirkaŭ 140 loĝataj lokoj, la plej granda el kiuj estas Vetka, kaj la distrikto estas subdividita je 13 vilaĝaj sovetoj. Post la Ĉernobila katastrofo pro radioaktivaĵa malpurigado estis likviditaj 51 tiutempaj loĝlokoj kaj ilia loĝantaro elmigris.
Naturo
redaktiLa altaĵoj de la tereno estas inter 140 kaj 190 metroj super marnivelo: en la orienta parto de la distrikto pli alte ol okcidente. Tra la distrikto fluas Soĵ, Besjadz kaj aliaj riveroj. Arbaroj okupas 29 % de la areo.
Agrokulturo
redaktiEn la distrikto estis disvastigitaj bovbredado, ĉevalbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado. Ĉi-tio estas iagrade ŝrumpinta post la Ĉernobila katastrofo.
Industrio
redaktiEn la distrikto situas mintavoloj de torfo, argilo, kreto.
Komunikado
redaktiTra la distrikto trairas aŭtovojoj: el Homel tra Vetka ĝis Svjacilaviĉi, el Vetka ĝis Dobruŝ.