Vejdo
Vejdo, pasporta nomo Yida Wei, naskiĝinta la 22-an de oktobro 1947,[1] do nun 77-jara, estas ĉina esperantisto, redaktoro de la beletra gazeto Penseo kaj tradukisto - Penseo estas renoma ĉina gazeto publikiganta regule poeziaĵojn de diversaj esperantistaj poetoj. Li tradukis ekzemple La Familio de Bakin, de Sieĝata Fortikaĵo de Qian Zhongshu (informoj en vikidatumoj) kaj poemojn de Du Fu. Li kunlaboras ankaŭ en aliaj gazetoj, kiel en Beletra Almanako. De multaj jardekoj li vivas kaj agas en Ĉongĉingo.[2] En sia juneco li studis, ankaŭ postdiplome, anglistikon en la Siĉŭana Fremdlingva Universitato.[2]
Vejdo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1947 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • ĉina • angla |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Siĉŭana Fremdlingva Universitato |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto redaktisto |
En Esperanto
redakti- Vejdo: Paro da blankaj baletŝuoj. Beletra Almanako 29 paĝoj 31-45.
- Vejdo[3]: 300 Ci-poemoj en la ĉina kaj en Esperanto (kantpoemoj de la dinastio Song), 318 paĝoj. Monda Asembleo Socia (la 23-an de majo 2020), ISBN 2369602333, ISBN 978-2369602330
Eksteraj ligiloj
redakti- Persona blogo en ipernity, kiu ne plu ekzistas, jen arkivigita versio de novembro 2021 (esperante)
- Fejsbuka profilo (esperante)
- La ĉizita sel', Mongola popolkanto tradukita de Vejdo
Beletra Edeno
redaktiEn februaro 2024 la tradicia revuo Penseo ricevis junan frateton: tiam lanĉiĝis en la sama eldonejo kaj kun sama redaktoro nova publikaĵo Beletra Edeno, kun subtitolo "". Malgraŭ tiu iom nekonkreta ne-promeso pri regula apero, la nova revuo ĝis la 10-a eldono aperis tute regule ĉiumonate, kiel ankaŭ la aĝa "frato" Penseo. Jen ligiloj al la unua eldono de februaro 2024 kaj la deka de novembro 2024:
La aliajn numerojn eblas atingi tute simple, nur ŝanĝante la bazan numerigon.
Al ekzemple la 9-a eldono de oktobro 2024 kontribuis Luiza Carol, Juan Trepiana, Laimundas Abromas, Hong Jia, Yin Jiaxin, Liu Hongyuan, Leming Lin, Bardhyl Selimi, Lu Song, Minosun, Semio, Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser, Serpo, Zang Jun, Vejdo, Jatino, Fang Fang, Guozhu, Mikaelo Bronŝtejn, Rita Mkrtĉjan, Maria Nazaré Laroca, Yi Qiao, Eto, Flageto, Erika Godó, Stanislao M Esposito, Sabin Maruhe, Emanuele Rovere, Ven Don, Mu Ke, Viktoro Mu, Rafael Henrique Zerbetto, Bogusław Ubik-Perski kaj John Huang.[4]
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ naskiĝdato laŭ persona profilo en la eksa retejo ipernity, jen laŭ arkivo de aŭgusto 2021
- ↑ 2,0 2,1 laŭ la memprezenta Fejsbuka profilo, ligita sube
- ↑ en la reta librokatalogo de UEA (esperante)
- ↑ Beletra Edeno, 9-a numero, oktobro 2024, paĝo 1