UK 1907
3-a Universala Kongreso de Esperanto
La 3-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Kembriĝo, Anglio en 1907. 1357 partoprenantoj ĉeestis.
UK 1907 | ||
---|---|---|
Loko | Kembriĝo, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Ekde | 12-a de aŭgusto 1907 | |
Ĝis | 17-a de aŭgusto 1907 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La LKK de la evento estis la tiel nomata "Trio por la Tria", formita de George Cunningham, John Pollen kaj Harold Bolingbroke Mudie.
Dum la Kongreso ekskursantoj vizitis la Ĝardenurbon Letchworth kaj renkontiĝis kun la fondinto de la urbo, Esperantisto Ebenezer Howard. La plejmulto de la kunvenoj okazis en la historia halo Guildhall de Kembriĝo.
Post la kongreso grupo de kongresanoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof, vojaĝis al Londono, kie ili estis akceptitaj en la londona Gildohalo per reprezentano de la urbo Vezey Strong, tiam Skafaldo (Sheriff), kiu estis Esperantisto kaj en 1912 iĝis urbestro de Londono.
Teatraĵoj prezentitaj
redakti- Boks kaj Koks de John M. Morton kun William Main Page, J. Ford, A. J. Hulme
- Bardell kontraŭ Pickwick de Charles Dickens, ludita de amatora trupo, 16 geaktoroj el 9 landoj.
- Ŝi kliniĝas por venki de Oliver Goldsmith, internacia amatora trupo, 11 rolantoj inter kiuj d-ro Samuel Krukowski el Varsovio.
- Nepardonebla altrudo (sennoma aŭtoro).
Raportoj
redakti- Detala raporto en Germana Esperantisto paĝo 88 kaj sekvaj de la kajero por aŭg./sept. 1907 kun foto de la germanaj partoprenintoj.
- Diversaj raportoj en La Revuo 1907 Parolado de Zamenhof, p.1, vizito de 600 partoprenantoj, inkluzive la geedzoj Zamenhof en la ĝardenurbo de Ebenezer Howard (p. 142), postkongreso en Kimrujo (p. 146) kaj Skotlando (p. 50) kaj personaj impresoj de partoprenanto (p. 137)
- Belarte tralaborita en la privata blogo Zamenhof.blog.de[rompita ligilo] (germanlingve).
Bildaro
redakti-
La "Trio por la Tria", de maldekstre: George Cunningham, Harold Bolingbroke Mudie kaj John Pollen
-
Lingva Komitato dum UK 1907.
-
Glumarko.
-
La eniro de Zamenhof al la kongreso 1907.
-
La kongresanoj de la tria kongreso en Cambridge - Tiu vidaĵo montras apenaŭ la duonon de la Kongresanoj.
Eksteraj ligiloj
redakti
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Boulogne 1905 • Ĝenevo 1906 • Kembriĝo 1907 • Dresdeno 1908 • Barcelono 1909 | ||
Vaŝingtono 1910 • Antverpeno 1911 • Krakovo 1912 • Berno 1913 • Parizo 1914 | ||
MILITO ........ San-Francisko 1915 ....... MILITO | ||
Hago 1920 • Prago 1921 • Helsinki 1922 • Nurnbergo 1923 • Vieno 1924 • Ĝenevo 1925 | ||
Edinburgo 1926 • Danzig 1927 • Antverpeno 1928 • Budapeŝto 1929 • Oxford 1930 |