Temparko
amuzparko pri iu temo
Temparko, tema parko aŭ laŭtema parko estas ĝenerala nomo uzata por nomi komplekson kun aro de atrakcioj, distrejoj, kaj servoj por eduko kaj kulturo, normale organizitaj ĉirkaŭ tema linio kiu utilas kiel altiro. Precize pro tio temparko estas io multe pli kompleksa ol amuzparko aŭ foiro. Tio ankaŭ implicas ke tiaj parkoj postulas fortan entreprenan projekton kun gravaj ekonomiaj investadoj.