Tasitolu
La paca parko de Tasitolu (en la tetuma lingvo tri akvoj aŭ tri lagoj, ankaŭ Taci Tolu) en Orienta Timoro konsistas el tri salakvaj lagoj. Ĝi situas okcidente de la landa ĉefurbo Dilo. Ĉe la lagoj ĉiujare alvenas centoj da akvobirdoj el Rusio, kiuj ĉi-tie pasigas la vintron. Ankaŭ multaj lokaj birdoj vivas borde de la lagoj.
Tasitolu | ||
---|---|---|
lago, setlejo [+] | ||
Lando | Orienta Timoro | |
Alfluantoj | ||
- alfluanto | Mota Tasitolu | |
Koordinatoj | 8° 34′ 0″ S, 125° 30′ 0″ O (mapo)-8.56666667125.5Koordinatoj: 8° 34′ 0″ S, 125° 30′ 0″ O (mapo) [+] | |
Tasitolu | ||
Vikimedia Komunejo: Tasitolu [+] | ||
Origine estis planoj deklari la ekologie gravan birdan vivoregionon post la Nacia parko Nino Konis Santana la duan nacian parkon de Orienta Timoro. Fine de oktobro 2008 tamen publikiĝis planoj, ke borde de la lagoj konstruiĝu kvinstela hotelo por 350 gastoj. La unua luksa hotelo de la lando estu konstruata inter du montetoj ĝis la jaro 2012. Al la hotelo ankaŭ apartenu golfejo kun 27 golfejaj truoj inter la lagoj, kaj komerca kunvenejo.[1]
Galerio
redakti-
pelikanoj kaj fone domo en la tradicia timora stilo
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- anglaj informoj pri la regiono de la internacia birda asocio Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine