Sovata
urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Szováta)
Sovata, (hungare: Szováta [sovata]) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro de Gurghiu laŭ la rivero Târnava Mică oriente de Târgu Mureș. Ĝi estas la plej grava refreŝigeja kaj baneja urbo de Rumanio pro la sallagoj ĉi tie troviĝantaj. Ĝia plej granda lago nomiĝas Lacul Ursu (Lago Urso); ĝi estiĝis la 27-an de majo 1875.[1]
Sovata | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Mureș | ||||
Alinome | Szováta (hungare), Sowata (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||||
Situo | 46° 36′ N, 25° 4′ O (mapo)46.59611111111125.074444444444Koordinatoj: 46° 36′ N, 25° 4′ O (mapo) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 545500 | ||||
Loĝantaro | 10,385 (en 2011; 9.987 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 114854 | ||||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 2 826 loĝantojn (hungaroj); en 1992 10 050 (89 % da hungaroj).
Historio
redaktiLa urbo Sovata estis unue menciita skribe en 1602. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (departemento Maros-Torda). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Căpeți, Ilieși, Sărățeni kaj Săcădat.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Ĝemelurboj
redaktiRenomaj personoj
redakti- Károly Bereczky (n. 4-a de aprilo 1948): ĵurnalisto, verkisto.
- Vince Bocskai (n. 16-a de decembro 1949: skulptisto laŭreato de Magyar Művészetért Díj en 2007.
- András Bokor (n. 30-a de majo 1951): ĵurnalisto.
- Ferenc Budai (Pér, 8-a de novembro 1760 – Szováta, 18-a de oktobro 1802): leksikografo, polihistoro.
- Árpád Búzás (inĝeniero) (n. 27-a de aprilo 1940): inĝeniero pri kemio, scienca esploristo, inventisto
- Sándor Dali (Sovata, n. 29-a de junio 1930): ĵurnalisto, publicisto.
- Károly Désy (30-a de junio 1945): skulptisto[2]
- Johanna Domokos (n. 28-a de aŭgusto 1970): lingvistino, poetino, tradukistino.
- Kázmér Damokos (1606–1677): franciskano, ordenestro en Șumuleu, episkopo, estro de la franciskanoj en Transsilvanujo.
- Lajos Domokos (n. 27-a de marto 1930): kuracisto, docento.
- Kálmán Dékáni (26-a de novembro 1875 – Nagysajó, 9-a de oktobro 1925): historiisto.
- Attila Fazakas (1974-): poeto
- Jenő Gub (n. 5-a de marto 1929): instruisto pri biologio kaj geografio, etnografo.
- Endre Kusztos: pentristo, grafikisto, honora civitano de la urbo.
- András Lakatos (n. 22-a de februaro 1933): ĵurnalisto, redaktoro.
- József Lestyán (21-a de septembro 1886 – Bistrița, 27-a de junio 1952): arthistoriisto.
- Irma Orbán Fülöp (n. 9-a de marto 1933): tekstilartistino.
- Endre Puky (Kassa, 20-a de februaro 1871 – Szovátafürdő, 20-a de julio 1941): politikisto, ministro por eksterlandaj aferoj de Hungario.
- Bálint Zoltán Puskás (n. 19-a de aprilo 1949): juristo, politikisto.
- János Sándor (n. 1965): pentristo, ceramikisto[3]
- Csaba Sánta (n. 6-a de aprilo 1964): skulptisto[4].
- Zsolt Siklódi (n. 1-a de junio 1966): grafikisto
- László Soós (21-a de julio 1913 – Budapest, 23-a de januaro 1994): verkisto, kritikisto.
- Sándor Vass (n. 5-a de februaro 1974): grafikisto, universitata adjunkto
- Károly Veress (n. 11-a de novembro 1953): filozofo, docento.
Fontoj
redakti- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Paĝo de Désy ĉe artportal.hu[rompita ligilo]
- ↑ Paĝo de Sándor ĉe kieselbach.hu
- ↑ Skulptaĵoj de Sánta
Eksteraj ligiloj
redakti- Historiaj banejoj en Transsilvanujo (aŭgusto 2009, revuo Korunk[1]
- Revuo Kultura de Sóvidék
- Popolnombrado 2002[rompita ligilo]
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Retpaĝo kun ligoj pri Sovata hungare.
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono
-
Urso-lago, elaera vido
-
Urso-lago