Sukur (Pakistano)
Sukur (urdue سكھر) estas metropolo, ankaŭ universitata urbo en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono.
Sukur | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 499 900 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 97 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 42′ N, 68° 52′ O (mapo)27.69952222222268.867286111111Koordinatoj: 27° 42′ N, 68° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 67 m [+] | ||
Areo | 5165 km² ( 516 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sukkur [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- areo: 5,165 km²
- supermara alteco: 67 m
- loĝantaro: 550,700 (2017)
- horzono: UTC+ 5 (PST)
- poŝtkodo: 65200
- telefonkodo: (+92) 071
Geografio
redaktiSukur situas en la sudorienta parto de Pakistano laŭ la okcidenta bordo de Induso en rando de dezerto. La metropolo havas signifan ponton tra la rivero. Kveta troviĝas 332, Karaĉio 365, Multano 376, Fajsalabado 583, Lahore 683, Peŝavaro 746, Sialkot 767, Rawalpindi 769, Islamabado 781 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiLa historiaj loknomoj de Sukur estis Aror kaj Sakhar. Dum la historiaj tempoj ĝi estis grava strategia centro kaj komercitinero, eĉ ĝi tenis la statuson de regiona ĉefurbo. Aleksandro la Granda en 326 antaŭ Kristo invadis la regionon, la ruinoj daŭre ekzistas en la proksimeco de Sukur. En 711 post Kristo la araboj konkeris Sindon kaj Sukur iĝis parto de kalifujo. Pli poste diversaj triboj dominis ĉi tie. Inter En 1843 kaj 1947 la urbo estis parto de la Brita Imperio. La statuso iĝis municipo en 1862. Sukur vidis signifan ekonomian levadon post la 1930-aj jaroj, la britoj konstruis akvorezervujon ĉe la Induso inter 1923 - 1932 (tiam unu el la plej grandaj irigaciaj sistemoj en la mondo). Post la sendependeco de Pakistano en 1947, la hinduoj migris al Hindio, dum la islamaj rifuĝintoj de Hindio ekloĝis en Sukur. En 2010 grandega inundo trafis la metropolon, ĉirkaŭ 80 elcentoj de la loĝantoj restis senhejmaj.
Ekonomio
redaktiSukur estas industria kaj agrikultura urbo. Oni okupiĝas pri produktado de ĉiuspecaj manĝaĵoj, kotonaj tekstiloj, ledoj, medikamentoj, agrikulturiloj, cementoj, manfare oni produktas boatojn, fiŝkaptantajn akcesoraĵojn, ceramikaĵojn. En la apudaĵo oni kultivas rizojn, kotonojn, tomatojn, pizojn, tritikojn, hordeojn, melonojn, daktilojn. Temas pri agrikulturo de irigacio danke al la Sukura Akvobaraĵo. La Induso havas laŭbordajn arbarojn, kiu ebligas tropikajn konstrulignojn.
La metropolo funkciigas plurajn universitatojn aŭ altlernejojn.
Klimato
redaktiEn Sukur somere estas varmego (iom nebula) kun mezaj ĉiutagaj temperaturoj de 35 °C, foje eĉ 50 °C. La vintro estas milda kun 7-22 °C. La jara precipitaĵo estas 90 mm. Musonoj venas en la jaro dufoje, tamen ili portas nesufiĉan pluvon.
Trafiko
redaktiAŭtovojoj konektas Sukur al Multano, Lahore, Islamabado, Peŝavaro, Karaĉio. Parto de la menciitaj vojoj estas ankaŭ la pli larĝa ĉina-pakistana ekonomia koridoro. Estas ankaŭ fervoja kontakto helpe de stacidomo. Estas rapidaj trajnoj ekzemple al Kveta, Karaĉio, Peŝavaro. La enlanda flughaveno situas 8 km ekster la urbo.
Vidindaĵoj
redaktiFontoj
redakti- WikiTrans
- [2]