Stierva
Stierva | |
---|---|
former municipality of Switzerland • vilaĝo | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Komunumaro | Alvaschein |
Koordinatoj | 46° 39′ 54″ N 9° 32′ 42″ O / 46.66500 °N, 9.54500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 54″ N 9° 32′ 42″ O / 46.66500 °N, 9.54500 °O (mapo) |
Areo | 10,56 km² |
Alteco | 1375 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7459 |
Komunumkodo | 3504 |
Pri la komunumo
redaktiStierva estas komunumo de la komunumaro Alvaschein kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
redaktiStierva situas sur alta teraso sude de la valo de la rivero Albulo. En sudo la komunuma teritorio atingas en la valfundo la bordon de la rivero. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Stierva mem ankaŭ la vilaĝeto Bargung.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Stierva limas en nordo al Vaz/Obervaz, en nordoriento al Alvaschein, en oriento al Tiefencastel, en sudoriento al Mon, en sudo al Salouf, en sudokcidento al Zillis-Reischen, kaj en nordokcidento al Mutten.
Lingvoj
redaktiKvankam ankaŭ en Stierva la nombro de germanlingvanoj dum la lastaj jaroj kreskis, ankoraŭ la plumulto de la loĝantaro de la komunumo parolas la romanĉan lingvon. Laŭ la popolnombrado de la jaro 2000 66,41% de la loĝantaroj estis romanĉlingvaj, dum 32,81 parolis la germanan. En la jaro 1980 la elcentaxjo de la romanĉlingvanoj estis ankoraŭ 87,61%.
Trafiko
redaktiStierva situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La sola vojo, kiu kondukas al la vilaĝo komenciĝas en Mon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al Tiefencastel.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Stierva datiĝas el la jaro 841 kiel Seturiuo. de la 12-a ĝis la 13-a jarcento Stierva estis limliko inter la teritorio de la Senjoroj de Vaz kaj la voktejo Surses de la episkopo de Koiro. Tial la Senjoroj de Vaz en Stierva konstruis en la jaro 1275 la Kastelon La Tor, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas loĝata. La hodiaŭa Maria Preĝejo estis konstruita en la jaro 1521 sur la fundamento de du pli malnovaj preĝejoj, kiuj menciiĝis en la jaro 1290 kaj 1357. Ek de 1356 Stierva apartenis al la episkopa teritorio kaj ek de 1552 ĝis 1851 ĝi formis kune kun Mutten unuon de la Supera Tribunalo Obervaz kiel parto de la Diodoma Federacio. [1]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Stierva
- Stierva en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Stierva – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)