State Grid Corporation of China
La Ŝtata Elektriza Korporacio de Ĉinio (fame konata laŭ la angla nomo State Grid Corporation of China akronime SGCC (pinjine :国家电网公司 Guo- jia dian -wang gong-si) estas konata en ĉine simple kiel "la Elektrizo" State Grid estas registara monopolo kiu disponigas elektron kaj elektronikajn servojn en Ĉinio kaj en multaj aliajn landojn en Azio, Oceanio kaj Eŭropo.
State Grid Corporation of China | ||
---|---|---|
negoco • Chinese state-owned enterprise vd | ||
Dum | decembro 2002 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | central state-owned enterprise | |
Ĉefestro(j) | Xin Baoan vd | |
Sidejo | Pekino | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Estr(ar)o | Shu Yinbiao | |
Dungitoj | 1 581 000 (stato: 2018) | |
filiaj kompanioj | Global Energy Interconnection • China Electric Power Research Institute • State Grid Electrical Power Research Institute • State Grid Henan Electric Power Company vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La korporacio estas la plej granda serva kompanio en la mondo kaj la dua kompanio en la mondo laŭ enspezo, malantaŭ Walmart kaj Amazono (2018) [1]. En 2016/17, la kompanio havis 927 839 dungitojn, ĉirkaŭ 1,1 miliardojn da klientoj, kaj enspezojn de ĉirkaŭ 363 miliardoj da dolaroj [2].
Historio
redaktiĈinio komencis trietapan reformon en la energisektoro en 1986 [3]. Kiam la tria kaj lasta etapo, la "disigo de la plantreto" kiu okazis frue en 2002, la aktivoj de la Ŝtata Elektrokompania Korporacio (pinjine: 国家电影公司) estis dividitaj en kvin "elektroproduktajn grupojn" nomumitaj por funkciigi la elektrocentraloj kaj kvin filioj de SGCC. La korporacio havas agreseman disvastigan strategion eĉ ekster Ĉinio kaj havas multajn posedaĵojn, ĉefe en energikompanioj en Aŭstralio, Portugalio, Filipinoj, Brazilo, Grekio kaj Italio [4]. En ĉi tiu etapo de la reformo, la funkcioj por produktado kaj transportado/provizo de energio estis apartigitaj por instigi konkurencon [5].
SGCC aŭ mallonge "State Grid" estis kreitaj en decembro 2002, post la divido en kvin produktaj entreprenojn kaj kvar servajn kompaniojn [6]. La du ĉefaj kompanioj kreitaj por esti tegmentaj kompanio por ĉio el la kampoj estas la "State Grid" (fabrikado) kaj la "Ĉina Suda Reta Kompanio". Dum ĝia establado, la firmao havis produktadkapaciton de 6.47 gigavatoj [7][5].
En la 2000-aj jaroj, pro deficito en elektroproduktado, la registaro iniciatis amasajn elektroŝparojn. En la jaroj 2002-2005, la firmao raportis perdojn de ĉirkaŭ duiliono da juanoj [5].
Disputo
redaktiEkzistas pluraj raportoj de korupto inter altrangaj oficistoj en la estraro inkluzive de akuzoj de de fraŭdo. Kelkaj estraranoj eksiĝis post la publikaĵoj [8].
Filiaj kompanioj
redakti- State Grid Yingda Group
- Yingda International Trust (89.76%)
Referencoj
redakti- ↑ Fortune 500.
- ↑ . China Builds an Empire of Electricity With Australia as Target. Alirita 2016-08-11.
- ↑ Gee, Robert; Songbin Zhu; Xiaolin Li, China's power sector: Global economic and environmental implications
- ↑ JamesPaton14, James Paton, "China Builds an Empire of Electricity With Australia as Target", 31 March 2016.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 The Xinfeng Power Plant Incident and Challenges for China's Electric Power Industry, IEEJ, February 2007, http://eneken.ieej.or.jp/en/data/pdf/382.pdf, retrieved 10 October 2012
- ↑ Chen Wenying. (2006) China's Energy Outlook. Guida Editori. ISBN 978-981-256-748-2.
- ↑ China’s power sector revolution stalled, October 14, 2010, http://journal.probeinternational.org/2010/10/14/chinas-power-sector-revolution-stalled/, retrieved October 10, 2012
- ↑ State Grid Shanghai chief Feng Jun detained in corruption sweep.