Speciala efekto
La iluzioj aŭ vidotrukoj uzitaj en kino, televido, teatro, videoludoj, kaj similaj industrioj simulilaj de imagitaj okazaĵoj en rakonto aŭ virtuala mondo estas tradicie nomitaj specialaj efektoj.
Specialaj efektoj estas tradicie dividitaj en la kategorioj de optikaj efikoj kaj mekanikaj efikoj. Kun la apero de cifereca filmoproduktado distingo inter specialaj efektoj kaj vidaj efikoj kreskis, ĉar ĉi-lastaj rilatus al cifereca postproduktado dum tradicie nomitaj "specialaj efektoj" rilatus al kaj mekanikaj kaj optikaj efikoj.
Mekanikaj efikoj (ankaŭ nomitaj praktikaj aŭ fizikaj efikoj (ekzemple artefarita pluvo)) estas kutime plenumitaj dum la direkta filmado. Tio inkludas la uzadon de mekanizitaj teatro-rekvizitoj, pejzaĝoj, skalmodeloj, animatroniko, pirotekniko kaj atmosferaj efikoj: kreante fizikan venton, pluvon, nebulon, neĝon, nubojn, ktp. Produkti aŭton kiu ŝajnas moviĝi per si mem kaj kreviĝas kontraŭ konstruaĵo estas ekzemplo de mekanikaj efikoj. Mekanikaj efikoj ofte estas integrigitaj en sceneja dekoracio kaj desegno. Ekzemple, scenejo povas esti konstruita kun sendependiĝaj pordoj aŭ muroj por plifortigi batalscenon, aŭ prosteta aspekto povas esti uzita por fari aktormienon kiel de ne-homa estaĵo.
Optikaj efikoj (ankaŭ nomitaj fotografiaj efikoj) estas teknikoj en kiu bildoj aŭ filmkadroj estas kreitaj fotografe, aŭ "en-kamerae" uzante multoblan eksponon, bildomiksaĵojn, aŭ la Schüfftan-procezon, aŭ en postproduktado uzante optikan printilon. Optika efiko eble estos uzita por poziciigi aktorojn aŭ scenejojn kontraŭ malsaman fonon.
Ekde la 1990-aj jaroj, Komputil-generita bildaro (KGB) venis al la avangardo de special-efektaj teknologioj. Ĝi donas al produktoroj pli grandan kontrolon, kaj permesas al multaj efikoj esti plenumitaj pli sekure kaj konvinke kaj - kiam teknologio pliboniĝas - je pli malaltaj kostoj. Kiel rezulto, multaj optikaj kaj mekanikaj efikteknikoj estis anstataŭitaj per KGB.