Simbolismo (arto)
Simbolismo estis arta movado de la fino de la 19a jarcento de franca, rusa kaj belga deveno en poezio kaj aliaj artoj. En literaturo, tiu stilo originiĝis en 1857 kun la publikigo de la verko de Charles Baudelaire nome Les Fleurs du mal. La verkoj de Edgar Allan Poe, kiuj Baudelaire ege admiris kaj eĉ tradukis en la francan, estis ŝlosila influo kaj fonto de multaj tropoj kaj metaforaj bildoj. La estetiko estis disvolvigita de Stéphane Mallarmé kaj Paul Verlaine dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj. En la 1880-aj, la estetiko estis markita per serio de manifestoj kaj allogis generacion de verkistoj. La esprimo "simbolista" mem estis unuafoje aplikita de la kritiko Jean Moréas, kiu inventis la terminon por distingi la simbolistojn el la rilataj dekadencistoj de literaturo kaj de aliaj artoj.
Distinga el, sed rilata al, la stilo de literaturo, simbolismo de arto estas iel rilata al la gotika komponaĵo de Romantismo.
Etimologio
redaktiLa termino "simbolismo" estas derivata el la vorto "simbolo" kiu siavice derivas el la Latina symbolum, nome simbolo de fido, kaj symbolus, signo de agnosko, siavice el la klasika greka συμβόλον symbolon, nome objekto duonigita konstituanta signo de agnosko kiam la portantoj kapablas rekunigi la du duonojn. En antikva Grekio, la symbolon estis peco de ceramiko kiu estis surskribita kaj poste rompita en du pecoj kiuj estis donitaj al ambasadoroj el du aliancaj urbo-ŝtatoj kiel registro de la alianco.
En literaturo
redaktiPioniroj
redakti- William Blake (1757–1827) angla verkisto
- Caspar David Friedrich (1774–1840) germana pentristo (Vaganto super Nebulmaro)
- Aleksandr Puŝkin (1799–1837) rusa poeto kaj verkisto (Eŭgeno Onegin)
- Gérard de Nerval (1808–55) franca poeto
- Jules Amédée Barbey d'Aurevilly (1808–1889) franca verkisto
- Edgar Allan Poe (1809–49) usona poeto kaj verkisto
- Miĥail Lermontov (1814–1841) rusa poeto kaj verkisto
- Charles Baudelaire (1821–67) franca poeto (Les Fleurs du mal)
- Gustave Flaubert (1821–1880) franca verkisto (Madame Bovary)
- Dante Gabriel Rossetti (1828–82) angla poeto kaj pentristo (Beata Beatrix)
- Christina Rossetti (1830–1894) angla poeto
Aŭtoroj
redaktiListitaj laŭ naskojaro:
Francaj
- Auguste Villiers de l'Isle-Adam (1838–89)
- Stéphane Mallarmé (1842–98)
- Paul Verlaine (1844–96)
- Arthur Rimbaud (1854–91)
- Albert Samain (1858–1900)
- Rémy de Gourmont (1858–1915)
- Gustave Kahn (1859–1936)
- Jules Laforgue (1860–87)
- Marcel Schwob (1867–1905)
- Paul Valéry (1871–1945)
- Alfred Jarry (1873–1907)
- Georges Duhamel (1884–1966)
- Jules Romains (1885–1972)
Rusaj
- Fjodor Sologub (1863–1927)
- Dmitrij Mereĵkovskij (1865–1941)
- Konstantin Balmont (1867–1942)
- Zinaida Gippius (1869–1945)
- Valerij Brjusov (1873–1924)
- Maksimilian Voloŝin (1877–1932)
- Aleksandro Blok (1880–1921)
- Andrei Beli (1880–1934)
Belgaj
- Emile Verhaeren (1855–1916)
- Georges Rodenbach (1855–98)
- Albert Giraud (1860–1929)
- Maurice Maeterlinck (1862–1949)
Serbaj
- Svetozar Ĉoroviĉ (1875–1919)
- Isidora Sekulic (1877–1958)
- Petar Koĉiĉ (1877–1916)
Aliaj
- Antoni Lange (1861–1929) polo
- Louis Couperus (1863–1923) nederlanda
- Jean Moréas (1856–1910) greka
- Camilo Pessanha (1867–1926) portugala
- Otokar Březina (1868–1929) ĉeĥa
- Mikalojus Konstantinas Čiurlionis (1875–1911) litova
- Renée Vivien (1877–1909) angla
- Ady Endre (1877–1919) hungara
Influo en anglalingva literaturo
redaktiAnglalingvaj aŭtoroj kiuj influis aŭ estis iel influita de simbolismi estas la jenaj:
- George MacDonald (1824–1905)
- Algernon Charles Swinburne (1837–1909)
- Oscar Wilde (1854–1900)
- W. B. Yeats (1865–1939)
- Wallace Stevens (1879–1955)
- Edith Sitwell (1887–1964)
- T. S. Eliot (1888–1965)
- Katherine Mansfield (1888–1923)
En pentrarto
redaktiSimbolisma pentrarto estis stilo de fantasta kaj sonĝa tendenco aperinta kiel reago al la seka naturismo de la realisma pentrarto, kontraŭ kies objektiveco kaj detala priskribemo de la realo oni opoziciis per ekstrema subjektiveco kaj eĉ montro de tio kaŝita kaj neracia; kontraŭ la reprezentemo, oni proponia la elvokivon aŭ la sugestemon. Same kiel en poezio la ritmo de la vortoj utilis por esprimi esencan signifon, en pentrarto oni serĉis la manieron per kiu la koloro kaj la linio esprimu ideojn. Tiucele, ĉiaj artoj estis interrilataj kaj tial foje oni komparis la pentrarton de Odilon Redon kun la poezio de Baudelaire aŭ la muziko de Debussy.[1] Tiu stilo speciale emfazis al la mondo de la sonĝoj kaj la mistikismo, same kiel al diversaj aspektoj de la kontraŭkulturo kaj de la marĝenemo, kiel esoterismo, satanismo, teroro, morto, peko, sekso kaj perverseco — rimarkindas tiukadre la fascino de tiuj artistoj por la figuro de la femme fatale (fatala virino)—. Ĉio tio montriĝis kongrue kun la dekadencismo, kultura tendenco de la fino de la jarcento kiu markis la aspektojn plej ekzistadismajn de la vivo kaj en la pesimismo kiel viva sinteno, same kiel klopodis la forestemon kaj la elstarigon de la senkonscio. Alia tendenco ligita al simbolismo estis la stetikismo, nome reago al utilismo hegemonia en la epoko kaj al la malbeleco kaj materiismo de la industria epoko. Kontraŭ tio, oni donis al arto kaj al la beleco aŭtonomecon propran, sintezigita en la formulo de Théophile Gautier «arto por arto» (L'art pour l'art).
Simbolismaj pentristoj kaj aliaj vidartistoj
redaktiRusaj
- Viktor Vasnecov (1848–1926)
- Mikaelo Vrubel (1856–1910)
- Mikaelo Nesterov (1862–1942)
- Léon Bakst (1866–1924)
- Wassily Kandinsky (komencaj verkoj) (1866–1944)
- Alexandre Benois (1870–1960)
- Ivan Bilibin (1876–1942)
Francaj
- Pierre Puvis de Chavannes (1824–1898)
- Gustave Moreau (1826–1898)
- Henri Fantin-Latour (1836–1904)
- Odilon Redon (1840–1916)
- Paul Gauguin (1848–1903)
- Gaston Bussière (1862–1929)
Belgaj
- Félicien Rops (1855–1898)
- Fernand Khnopff (1858–1921)
Aliaj
- Arnold Böcklin (1827–1901) svisa
- Jacek Malczewski (1854–1929) pola
- Giovanni Segantini (1858–1899) itala
- Ferdinand Hodler (1853–1918) svisa
- Gustav Klimt (1862–1918) aŭstra
- Edvard Munch (1863–1944) norvega
- Mikalojus Čiurlionis (1875–1911) litova
En muziko
redaktiSimbolismaj muzikkomponistoj
redakti- Richard Wagner (1813–1883) germana
- Gabriel Fauré (1845–1924) franca
- Claude Debussy (1862–1918) franca
- Erik Satie (1866–1925) franca
- Aleksandr Skrjabin (1872–1912) rusa
- Maurice Ravel (1875–1937) franca
- Karol Szymanowski (1882–1937) pola
Bildaro
redakti-
Gustav Klimt - Alegorio de skulptarto
-
Jan Toorop (1858–1928), La tri fianĉinoj
-
Fernand Khnopff, Incenso
-
La mort du fossoyeur ("La morto de la tombofosisto") de Carlos Schwabe estas vida kompendio de simbolismaj motivoj. Mortulo kaj anĝeloj, nova neĝo, kaj la dramecaj pozoj de la roluloj esprimas simbolismemo por transfigurado "ie ajn, ekster la mondo."
-
Franz von Stuck, Susanna.
-
La kovrilpaĝo de la verko de Aleksander Blok de 1909 nome Teatro. Ilustraĵoj de Konstantin Somov por la rusa poeto montrantaj la kontinueco inter simbolismo kaj Art Nouveau ĉe artistoj kiaj Aubrey Beardsley.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Chilvers, 2007, p. 888.
Bibliografio
redakti- Balakian, Anna, The Symbolist Movement: a critical appraisal. New York: Random House, 1967.
- Chilvers, Ian (2007). Diccionario de arte. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 978-84-206-6170-4.
- Facos, Michelle, Symbolist Art in Context. Routledge, 2011.
- Delvaille, Bernard, La poésie symboliste: anthologie. Paris: Seghers, 1971. ISBN 2-221-50161-6.
- Houston, John Porter, kaj Mona Tobin Houston, French Symbolist Poetry: An Anthology. Bloomington : Indiana University Press, 1980. ISBN 0-253-20250-7.
- Jullian, Philippe, The Symbolists. Oxford: Phaidon; New York: E.P. Dutton, 1973. ISBN 0-7148-1739-2.
- Lehmann, A.G., The Symbolist Aesthetic in France 1885–1895. Oxford: Basil Blackwell, 1950, 1968.
- The Oxford Companion to French Literature, Sir Paul Harvey kaj J. E. Heseltine, eld., Oxford: Oxford University Press, 1959. ISBN 0-19-866104-5
- Praz, Mario, The Romantic Agony London: Oxford University Press, 1930. ISBN 0-19-281061-8.
- Symons, Arthur, The Symbolist Movement in Literature, 1899, rev. 1919.
- Wilson, Edmond, Axel's Castle: A Study in the Imaginative Literature of 1870–1930 (Internet Archive). ISBN 978-1-59853-013-1 (Library of America)
Eksteraj ligiloj
redakti- Kolekto de germana simbolisma arto
- Les Poètes maudits de Paul Verlaine france
- ArtMagick The Symbolist Gallery Arkivigite je 2002-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
- What is Symbolism in Art Ten Dreams Galleries – etenda artikolo pri Simbolismo
- Simbolismo Arkivigite je 2012-05-19 per la retarkivo Wayback Machine Gustave Moreau, Puvis de Chavannes, Odilon Redon
- Literatura Simbolismo Publikigita en A Companion to Modernist Literature and Culture (2006)