Soĉo aŭ Seocho estas unu el la sume 25 urbodistriktoj, koree nomataj -gu (en koreaj karaktroj 구, per ĉina skribo 區) de Seulo, la ĉefurbo de Sud-Koreio. Per koreaj karaktroj la distrikto skribiĝas 서초구 kaj per ĉina skribo 瑞草區. Laŭ la censo de 2010, en la urbodistrikto vivis 393 270 loĝantoj sur areo de 47,14 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 343 loĝantoj/km².
La areo etendiĝas norde ĝis la suda bordo de la rivero Han, vidalvide de la urbodistrikto Yongsan-gu norde de la rivero, kaj sude ĝis la suda rando de la urbego.