[go: up one dir, main page]

Roy Haynes

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 nov. 2024.

Roy HAYNES (naskiĝis la 13-an de marto 1925 en Bostono, Masaĉuseco - mortis la 12-an de novembro 2024, en Kantono Nasaŭo) estis usona ĵaz-frapinstrumentisto, kiu estis unu el la plej registritaj en historio. Dum lia kariero, kiu daŭris pli ol ses jardekojn, li ludis en vasta gamo de stiloj, de svingo, bibopo, malmolbopo ĝis avangardo. Li havis tre esprimplenan sonon, kaj ofte delikatan kaj dinamikan.

Roy Haynes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1925 (1925-03-13)
en Bostono
Morto 12-an de novembro 2024 (2024-11-12) (99-jaraĝa)
en Kantono Nasaŭo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Graham Haynes (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo drumisto
dirigento
ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vivo kaj verkado

redakti

Haynes ellernis la frapinstrumentaran ludadon meminstrue kaj prezentis ekde 1942 kun muzikistoj kiel Tom Brown, Sabby Lewis, Frankie Newton kaj Pete Brown. En 1945 li iris al Novjorko, kie li fariĝis membro en la orkestro de la harlema Savoy Ballroom sub Luis Russell, al kiu li apartenis ĝis 1947.

Poste li estis kiel frapinstrumentisto kunulo de muzikistoj kiel Lester Young (1947–1949), Bud Powell kaj Miles Davis (1949), Charlie Parker (1949–1953), Sarah Vaughan (1954–1959), Thelonious Monk (1959–1960), Eric Dolphy (1960–1961), Stan Getz (1961–1965), de la kvaropo de John Coltrane (1963–1965), de Cannonball Adderley kaj ekde 1968 de Chick Corea (How He Sings, Now He Sobs). Poste li ankaŭ estis frapinstrumentisto ĉe Pat Metheny kaj Michel Petrucciani.

Ekde la 1960-aj jaroj Haynes ankaŭ direktis proprajn bandojn, al kiuj apartenis i.a. George Adams kaj Hannibal Marvin Peterson. En 1962 li sonregistris kun kvaropo el Roland Kirk, Henry Grimes kaj Tommy Flanagan por sia disko Out of the Afternoon por eldonejo Impulse!, al kiu li ankaŭ kontribuis proprajn komponaĵojn. Ofte li laboras ankaŭ kun junaj muzikistoj kiel Ralph Moore, Craig Handy kaj sia filo Graham Haynes.

Distingoj

redakti

En 1987 oni kandidatigis lin triope kun Chick Corea kaj Miroslav Vitouš por la premio Grammy Award kiel plej bona instrumenta ensemblo, en la sama kategorio li ricevis sekvajare kune kun McCoy Tyner, Pharoah Sanders kaj David Murray Grammy-Premion por la disko Blues for Coltrane. En 1991 honordoktorigis lin la Konservatorio Berklee en Bostono. En 1994 li ricevis la danan premion Jazzpar Prisen. La 31-an de marto 2009 la franca ministrino pri kulturo, Christine Albanel, nomumis lin kadre de la pariza ekspozicio Le Siècle Du Jazz Commandeur des Arts et Lettres.[1]

Diskografio (elekto)

redakti
  • Busman's Holiday, 1954
  • Roy Haynes Sextet, 1954
  • Jazz Abroad, 1956
  • We Three kun Phineas Newborn la pli juna, Paul Chambers, 1959
  • Just us, 1960
  • Out of the Afternoon, 1962
  • Cracklin' , 1963
  • People, 1964
  • Hip Ensemble, 1971
  • Equipoise, 1972
  • Senyah, 1973
  • Sugar Roy, 1976
  • Thank you Thank you, 1977
  • Vistalite, 1978
  • Live at the Riverbop, 1979
  • True or False, 1986
  • When It's Haynes It Roars kun David Kikoski, Craig Handy, Eddy Howard, 1992
  • Homecoming kun Dave Kikoski, Craig Handy, Eddy Howard, 1992
  • My Shining Hour, 1994
  • Te Vou! kun Pat Metheny, Dave Kikoski, Donald Harrison, Christian McBride, 1994
  • Praise kun Dave Kikoski, Graham Haynes, Dwayne Burno, Kenny Garrett, David Sánchez, Daniel Moreno, 1998
  • The Roy Haynes Trio kun John Patitucci, Danilo Pérez, 2000
  • Birds of a Feather: A Tribute to Charlie Parker kun Roy Hargrove, Dave Holland, Dave Kikoski, Kenny Garrett, 2001
  • Love Letters mit Dave Holland, John Scofield, Dave Kikoski, Joshua Redman, Kenny Barron, Christian McBride, 2003
  • Fountain of Youth kun John Carver Sullivan, Marcus Strickland, 2004
  • Quiet Fire kun Stanley Cowell, John Klemmer, Milcho Leviev, Cecil McBee, Kenneth Nash, Marcus Fiorillo, Bobby Hutcherson, 2004
  • Whereas, 2006

Referencoj

redakti
  1. Jazzthing//78[rompita ligilo]