Reĝlando Skotlando
La Reĝlando Skotlando (skotgaele Rioghachd na h-Alba, skote Kinrick o Scotland, angle Kingdom of Scotland) estis ŝtato en la teritorio de la nuna Skotlando, kiu ekzistis de 843 ĝis 1707. En 1707 la reĝlando estis unuigita kun la Reĝlando Anglio al la nova ŝtato Reĝlando de Granda Britio per la Act of Union 1707, kaj do ĉesis esti suverena ŝtato.
Reĝlando Skotlando | |||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
skotgaele Rìoghachd na h-Alba skote Kinrick o Scotland | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • reĝlando | |||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1500: 500 000
1600: 800 000 1700: 1 000 000 | ||||||||||||||||
Kelta kristanismo, poste Romkatolikismo
| |||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
Skota pundo
| |||||||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Reĝoj de Skotlando
redaktiKenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858) estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj. Giric mac Dúngail (Griogair mac Dhunghail; naskiĝis ĉirkaŭ 832 en Skotlando kaj mortis en 889), konata en la angla lingvo simple kiel Giric estis reĝo de la Piktoj aŭ de Alba de 878 ĝis 889.