Esperantiĝis en 1919. Sekretario de Esperanto-Grupo en Rosny-sous-Bois (1920-22), de la Federacio de la Pariza Regiono (1922-24), de SFPE (1923-24), administranto de SFPE (1924-29), helpsekretario (1924-29), konstanta sekretario (de 1929), vicdelegito de SFPE en KR (1932), kaj sekretario de la Plenpova komitato pri reorganizo de la neŭtrala Esperanta movado (1932-33). Laboris ĉefe pri la reorganizo de la Federacio de la Pariza Regiono (1921-22), kaj de SFPE (1922-24). Mirinde agema propagandisto per paroladoj ktp, kaj organizanto. Al li SFPE dankas multajn el siaj progresoj dum la dek lastaj jaroj. Publikigis rakonton pri vojaĝo en Italujo (en la „Tribune Espérantiste“).
Conseils aux Groupes Esperantistes. Parizo, Secretaire Permanent de la Societe Française pour la Propagation de l' Espéranto; 1935.
„ En franca lingvo nia agema s-ano Petit, reprezentanto de Francujo en Komitato de UEA, deziris doni al grupestroj kaj la samideanoj konsilojn, kiamaniere labori por Esperanto. Inter la 19 ĉapitroj de la ege interesa kaj valora 54 paĝa libro ni menciu:
Kiamaniere fondi grupon? Kiamaniere propagand-konferencon? La konferenco de propagando La kursoj. La ekzamenoj. La vivo de la grupoj. La festaranĝoj. Ekspozicioj. Ekskursoj. Biblioteko. La vivrimedoj por la grupo. Gazetaro. Praktikaj servoj. Du propagand-semajnoj. Kongresoj kaj karavanoj. La organizo. Jen mi nomis preskaŭ ĉiujn ĉapitrojn, ĉar ĉiuj estas saminteresaj kaj neniu preterlasu legi la libron. ”
„ Plena konsilaro pri grupa kaj kursa gvidado (fondo, organizo, propagando, instruo, konkursoj, programo, festoj, ekzpozicioj, ekskursoj, biblioteko, financo, k.t.p.).
En franca lingvo. ”