Fazeoluso
genro de plantoj en Fabacoj
(Alidirektita el Phaseolus)
- "Fazeolo" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Fazeolo (apartigilo).
Fazeoluso aŭ Fazeolo (latine Phaseolus) estas genro el familio fabacoj (Phaseolus), manĝebla amelhava legomo. En pli larĝa senco, ĝi estas komuna nomo de diversaj plantoj kun similaj fruktoj en la familio fabacoj.
fazeoluso | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Phaseolus L. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Specioj
redakti- Lima fazeoluso (Phaseolus lunatus)
- Ordinara fazeoluso (Phaseolus vulgaris)
- Ruĝa fazeoluso (Phaseolus coccineus)
- Tepari-fazeolo (Phaseolus acutifolius)
- Apios americana
Pelargonidino
redaktiPelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranio kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ aracoj. La floroj oranĝo-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.
Galerio
redakti-
ĝardenaj fazeoloj („verdaj fazeoloj“)
-
Phaseolus vulgaris - Muzeo de Tuluzo
-
ĝermantaj ĝardenfazeoloj
-
floroj de ĝardenfazeolo