[go: up one dir, main page]

Otito estas la faka nomo por orelinflamo. La orelon oni povas anatomie dividi en tri partoj:

  1. Ekstera orelo, kiu konsistas en la aŭriklo (la kapflanka elstaraĵo) kaj la ekstera akustika meato (la kanalo kiu finiĝas ĉe la timpana membrano);
  2. Meza orelo, kiu entenas la timpanon kun la aŭdaj ostetoj, la aŭdan tubon kaj la mastoidajn ĉelojn;
  3. Interna orelo, kiu dividas sin en la kokleo (la aŭda sensorgano) kaj la labirinto (ekvilibra sensorgano).
Horizontala tranĉo tra homa orelo.

Depende de la parto de orelo kiun trafas inflamo, otito povas esti:

La nomon interna otito oni ne uzas, ĉar inflamo de tiu orelparto ĝenerale ne kaŭzas la tipajn inflamajn manifestiĝojn - doloron, varmon, ruĝiĝon kaj ŝvelon -, sed pli specifajn efikojn kiajn surdecon kaj vertiĝon, inter aliaj.