Orlando
Orlando estas urbo en Florido en Usono. La urbego estas ĉefurbo de la kantono Orange, krome ĝi aparte konatas pro kelkaj amuzejoj, interalie Universal Studios Florido kaj la "Magia Reĝlando", amuzparko de Walt Disney Company en la antaŭurbo Bay Lake. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 307 573 loĝantoj sur areo de 308,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 997 loĝantoj/km².
Orlando | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Kromnomita The City Beautiful, O-Town, | |||||
Administrado | |||||
Kantono | Orange | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 32825 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 307 573 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 997 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 32′ N, 81° 23′ U (mapo)28.533611111111-81.386666666667Koordinatoj: 28° 32′ N, 81° 23′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 34 m [+] | ||||
Areo | 308,41 km² (30 841 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Orlando, Florida [+] | |||||
Aldonaj bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiOrlando situas laŭ aŭtovojo al Tampa inter lagoj kaj marĉoj.
En Orlando vivis jam indianoj antaŭ apero de eŭropanoj, kiuj alvenis nur en 1836. Post 2 jaroj milita bazo fondiĝis, baldaŭe ankaŭ bredejo por bovoj havanta la loknomon Jernigan. La komunumo iĝis departementejo en 1845. Komence de la 20-a jarcento la urbo prosperis pro la turismo, poste la evoluo stagnis pro ŝtormoj.
Frumatene de la 12-a de junio 2016 en noktoklubo Pulse, konata dancejo-trinkejo de la GLAT-a loĝantaro de Orlando, unuopa pafisto pafmortigis 49[1] homojn kaj vundis similan nombron en la plej multmorta tia atako en la moderna usona historio
Vidindaĵoj
redakti- Spektaklo "Walt Disney"
- Spektaklo "SeaWorld" pri maraj bestoj
Kulturo
redaktiLa Kongreso de Franca Kulturo en Florido (france Le Congrès de la culture française en Floride; angle The Congress of French Culture in Florida), ankaŭ CCFF aŭ simple Le Congrès, estas akademia asocio kiu organizas ĉiujarajn konkursojn ĉe Orlando. Ĝi serĉas promocii kapablojn en kulturo kaj lingvo francaj inter mezlernejaj kaj malfrua-elementaj studentoj (angle middle schoolers) el ĉie en Florido.
Socio
redaktiEn sporto Orlando City SC estas profesia futbalklubo.
- Curitiba, Brazilo
- Gujlin, Ĉinio
- Monterrey, Meksiko
- Orenburg, Rusio
- Marne-la-Vallée, Francio
- Tajnan, Ĉinio
- Hajderabado, Barato
- Urajasu (浦安市) en gubernio Ĉiba, Japanio
- Valladolid, Hispanio