OS/2
OS/2 estas operaciumo de la firmao IBM. Ĝi funkcias sur la samaj procesoroj kiel MS-DOS kaj Vindozo 9x. En la komencaj jaroj IBM kunlaboris pri ĝi kun Mikrosofto, sed en 1991 Mikrosofto ĉesis kaj IBM sole devis pluevoluigi OS/2. Ĝi ne tiom disvastiĝis kiom ĝiaj konkurantoj Vindozo kaj Linukso. Nun plej vaste estas uzata en aŭtomatoj, ekz. ĉe bankoj, kie ĝi famas kiel la plej bona (precipe sekura kaj stabila) operaciumo.
OS/2 | |
| |
operaciumo | |
---|---|
Evoluiganto: | IBM |
Lasta versio: | Decembro 2001: 4.52[mankas fonto] |
Apera dato: | Decembro 1987 |
Je la 12-a de julio 2005 IBM anoncis, ke la 23-an de decembro 2005 ĝi retiros OS/2 de la merkato. Subteno al nunaj klientoj estis donata ankoraŭ ĝis fine de 2006. Al siaj OS/2-klientoj IBM sugestis konsideri transiron al Linukso.
Versioj
redakti- 1987: CP/DOS (praa OS/2)
- 1988: 1.1 (Trimaran)
- 1989: 1.2 (Sloop)
- 1991: 1.3
- 1992: 2.0 (32-bita)
- 1993: 2.1
- 1994: Warp 3.0
- 1996: Warp 4.0 (Merlin)
- 1999: Warp Server for eBusiness 4.5 (Aurora)
-
Ekrankapto
-
Logoo