Nigra cirkuo
La Nigra cirkuo aŭ Maŭra cirkuo laŭ la latina scienca nomo, Circus maurus, estas afrika mezgranda (ĝis 53 cm longa) rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Sudafriko, Bocvano kaj Namibio.
Nigra cirkuo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigra cirkuo
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Circus maurus (Temminck, 1828) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Aspekto
redaktiRipoze tiu birdo aspektas tutnigra de kio devenas la komuna nomo. Tamen dumfluge videblas blankaj pugo kaj flugilplumoj (senstriecaj male al similaj Bufona cirkuo kaj Punktocirkuo) bordataj de nigrecaj al malhelbrunaj flugilpintoj kaj malantaŭa bordo. Ties morfologio estas komparebla al tiu de aliaj cirkuoj, kun svelta korpo, mallarĝaj flugiloj kaj longa vosto. Plumaroj de maskloj kaj inoj estas similaj. Nematuruloj havas sablokolorajn subajn partojn kaj tre punktecajn brustojn.
Kutimaro
redaktiKiel ĉe aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde inter alta vegetaĵaro. La ino demetas 3 al 5 ovojn kaj la kovada periodo daŭras 35 tagojn.
Ili manĝas ĉefe malgrandajn rodulojn kaj birdojn kaj ili foje kaptas reptiliojn, kiujn ili predas dumfluge malalte super siaj ĉasejoj.
Populacioj
redaktiLa plej granda nombro de reproduktantaj paroj povas troviĝi en la provinco de Okcidenta Kablando, en Sudafriko. En tiu areo ariĝas izolitaj kolonioj ĉirkaŭ la marbordaj humidejoj. Oni supozas reproduktadon en Namibio, sed ne estis konfirmata ankoraŭ.
La populacio de Nigra cirkuo malpliiĝis lastajn jarojn al malpli da 1000 birdoj kaj estas nune klasita kiel vundebla, spite havi ankoraŭ ampleksan reproduktan teritorion. Tion okazis la detruo de ties origina reprodukta habitato, nome la sudafrika natura arbustaro, nome finboso, kiu ege malpliiĝis pro etendo de la agrikulturo de cerealoj kaj pro la urba etendo.
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Circus Maurus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj pro kio tiu specio estas vundebla
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo
- Filmetoj de Nigra cirkuo[rompita ligilo] ĉe Internet Bird Collection
- Nigra cirkuo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Raptors Namibia
- Fotoj de Nigra cirkuo Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Naturrezervejo Fernkloof