Meteologio
La meteologio (internacia termino: meteorologio) estas terscienco, kiu studas la atmosferajn fenomenojn kaj provas konjekti la estontan veteron.[1] Tiel meteologio estas parto de la geofiziko kaj ĉefe studas la dinamikon de la suba atmosfero kaj la fenomenojn de la vetero en la troposfero. La moderna gvida nocio en la meteorologia fako estas la nocio fiziko de la atmosfero.
Meteologiaj fenomenoj estas ekzemple :
Organizaĵoj
redakti- Iama Internacia Meteologia Organizaĵo
- Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM), suborganizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN)
Subordigoj kaj branĉoj
redakti- (*) signifas manko aŭ eraroj de la tradukaĵo (el germana vikipedia fonto 22. Aŭg. 2008)
Ĝenerala:
Multaj metodoj, manieroj kaj ideoj de la dinamika meteorologio devenas el la ĝenerala fluidodinamiko kaj estas uzataj en oceanologio, geofiziko kaj inĝenieroscienco, plue en almenaŭ ĉio scienco.
La meteologio ekster veterobservado (veterscienco) estas juna scienco. Ĝi havas ekstreme inter- kaj transen-fakan volemon, do kunigas tre multajn diversajn sciencojn. La sciencajn fakojn, kiuj de la meteologio estas uzataj respektive tuŝataj, estas el aliaj jenaj:
- Fiziko (fluidodinamiko, termodinamiko, optiko, elektra dinamiko, kvantuma mekaniko)
- Kemio (Ozonkemio, Nitrokemio)
- Agroscienco (precipitaĵprognozoj)
- Biologio (klimata efiko (climate impact), efikoj de la loka plantaĵaro al vetero kaj klimato)
- Terscienco (variado de la klimato, glaĉeroscienco)
- Medicino (homa biometeologio, laboromedicino, ...)
- Matematiko, (numera kalkulado, partaj diferencialaj ekvacioj, operatora kalkulo, lineara algebro)
- Kibernetiko (programillingvoj, algoritmo, prilaborado de grandaj datenaroj, ĵuse-en-tempo-maniero (just-in-time), grafikaj-manieroj)
- Juro/ekonomika scienco (komerco de energio, komerco pri emisioj, internaciaj kontraktoj (*))
La meteologio mem subordiĝas al diversaj branĉoj, inter kiuj pluraj interseksiĝas.
Bazaj subordigaj fakoj - (branĉoj):
- Eksperimenta meteologio – metodoj pri mezurado kaj mezuriloj pri meteologio, sowie simulaĵo kaj entrpenado da experimentoj. Speciala fako estas satelitometeologio, kiu faras mezuradojn de satelitoj al tero.
- Teoria meteologio – priskribado de la atmosfero kaj ties dinamiko per matematik-fizikaj metodoj.
- Sinoptika meteologio – esplorado de la vetero kaj ties ŝanĝoj, inkluzive ties prezentado kaj prognozo.
- Atmosfera kemio – esplorado de kemiaj reakcioj en la tera atmosfero.
- Klimatologio – analizo kaj ĉirkaŭa prognozo de la long- respektive grandskalaj ŝanĝoj interne de la atmosfera dinamiko.
Aplikado:
- Veterprognozo – mallongtempantaŭen prognozoj de la estontaj veterstatoj.
- Teĥnika meteologio – efikoj de la meteologiaj scioj kaj rilatoj al teĥnikaj aferoj.
- Agro- kaj biometeologio – efikoj de la vetero al vivuloj kaj homoj respektive al biosfero en plej vasta amplekso.
- Transportmeteologio - konsilada kaj zorgada (*) signifo de la meteorologiaj aferoj al trafiko, ŝip-veturado kaj speciale al aviado (vidu Aeronaŭtiko)
- Hidrometeologio – esploro de la akvocirkulado en la atmosfero, kiel randa fako al hidrologio.
La listita kolektaĵo estas ne kompleta. Speciale la meteologio okupiĝas ne nur pri troposfero - la plej suba tavolo de la atmosfero, sed ankaŭ pri la stratosfero kaj en barata amplekso eĉ pri mezosfero kaj termosfero. En tiuj aferoj radiosondoj, veter- kaj mediosatelitoj ludas gravan parton. La apartenanta fako de la meteologio estas la aerologio respektive la aeronomio.
Meteologiaj datenelementoj
redaktiLa plej gravaj grandoj (raportitaj ekz-e per vetermapo) estas jenaj:
- Aerotemperaturo
- Rosopunkto (aerohumideco)
- Atmosfera premo
- Premtendenco (dum la lastaj tri horoj)
- Kontraŭciklono
- Ventodirekto
- Ventoforteco resp. ventorapideco
- Tipo de la precipitaĵo
- Kvanto de la precipitaĵo (ekz-e dum la lastaj ses horoj)
- Nubokvanto (ĉielstato)
- Nubotipo (en malalta, meza kaj alta niveloj) (vd. bildoj pri nubotipoj)
- Videblec-distanco
- Radiado
- Albedo
- Aerodenseco
Multaj de tiuj observendaj aŭ mezurendaj grandoj estas determinataj en tiel nomata Klimagarten (observadejo kun termometrojkesto).
Vidu ankaŭ
redaktiMeteologiaj mezuriloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
Eksteraj ligiloj
redakti- Nacia Instituto de Meteologio de Hispanio Arkivigite je 1997-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Meteologia Servo de Katalunio (en kataluna)
- Aŭstralia Severa Vetero
Vortaroj kaj terminaroj en Esperanto
redakti- Meteologia Terminaro - de Maurice Lewin, UEA, 1961 – pdf-versio