Maniĥeo
Maniĥeo aŭ Mani (mezperse 𐭌𐭀𐭍𐭉; perse مانی; greke Μάνης aŭ Μανιχαῖος; latine Manes aŭ Manichaeus; naskiĝis la 14-an de aprilo 216 en Seleŭkio-Ktesifono - mortis la 26-an de februaro 277 en Gundiŝapur) estas la profeto de Maniĥeismo.
Maniĥeo | ||
---|---|---|
profeto de Maniĥeismo | ||
Persona informo | ||
𐭌𐭀𐭍𐭉 𐭬𐭠𐭭𐭩 𐮋𐮀𐮌𐮈 𐫖𐫀𐫗𐫏 | ||
Naskiĝo | 14-an de aprilo 216 en Seleŭkio-Ktesifono, Partia Imperio | |
Morto | 2-an de marto 274 (57-jaraĝa) en Gundiŝapur, Sasanida Imperio | |
Mortis per | Senhaŭtigo vd | |
Religio | Maniĥeismo vd | |
Etno | Iranaj popoloj vd | |
Ŝtataneco | Partia Imperio Sasanida Imperio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo religiestro filozofo profeto verkisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLi estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis ĉiutagajn purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton.
Maniĥeo, kiu, imitante Paŭlon, sin konsideris apostolo de Jesuo Kristo, mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis kanonaj en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo.
El lia predikado estiĝis monda religio: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala kristanismo. Origine – ankaŭ pro la tiea reĝo Ŝapuro la 1-a – la nova religio estis sukcesa en Persujo, sed lia sekvanto, instigate de la pastro-kasto de la Magoj, persekutis ĝin. Mani mem mortis martire en la karcero en 276.
Historio kaj disvastigo de Maniĥeismo
redaktiĈar ĉi persekutado daŭris ĝis la komenco de la araba superregado, la maniĥeoj fuĝis al aliaj regionoj: la religio disvastiĝis ĝis okcidenta Nord-Afriko, Hispanio kaj eĉ Romo unuflanke kaj aliflanke ĝis orienta Ĉinio. En okcidento ĝi formortis en la 6-a jarcento, sed iom el iliaj ideoj postvivis ĉe la bogumilanoj. En la 8-a jarcento jam ekzistis maniĥea eklezio en Ĉinio. LA religio atingis ĝian pinton okaze la Ujguraj tribestroj konvertiĝis al la religio, unue la Reĝo kaj la nobelaro kaj poste la popolo. Maniĥeismo restis la ŝtata religio dum proksimume jarcento ĝis la kolapso de la Ujgura ĥanlando en 840. Nur en la 13-a jarcento la maniĥeismo definitive malaperis.
En modernaj tempoj maniĥeaj tekstoj estis retrovitaj en multaj lingvoj tra tiu vasta regiono. Internacia grupo da fakuloj nun estas laboranta pri sistema pristudado kaj editorado.
La strukturo de la maniĥea eklezio estis hierarkia: la gvidanto (Greke αρχηγος) ĝis komence de la 10-a jarcento rezidis en Babilono, kiam lia rezidejo transiris al Samarkando. Sub li estis 12 apostoloj, 72 episkopoj kaj 360 presbiteroj. Kvara rango estis la elekti (elektitoj) de ambaŭ seksoj. Kvinan oficialan rangon konsistigis la amaso de la tiel nomataj "aŭskultantoj", inter kiuj estis ankaŭ Aŭgusteno de Hipono, kiu pli poste kiel ortodoks-kristana episkopo fariĝis fervora kontraŭulo de la Maniĥeismo.