Makurio
Makuria (arabe: مقرة; al-Muqurra; ankaŭ al-Mukurra) estis de la 6-a ĝis la 14-a jarcento kristana ŝtato en Nubio, la nuntempa norda Sudano
Makurio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Historio
redaktiPost la falo de la merea imperio evoluis ŝajne tri posteuloj (de nordo suden: Nobatia, Makuria kaj Alwa), kiuj unue tre similis la tradicion de la meroea imperio. Fine de la 6-a jarcento tiuj ŝtatoj, kaj inter ili Makuria, kristaniĝis.
La kristanismo en Nubio, sed ankaŭ la nubia ŝtato kaj ĝiaj administracio kaj arto ricevis grandan influon de Bizanco.
La sekvaj jarcentoj estis la oraj jaroj de Makuria. Ĉie en la lando oni konstruis grandajn preĝejojn, ofte bunte pentritaj de kristaj scenoj. Kreiĝis multaj monaĥejoj kaj fortikaĵoj. Skribaĵoj atestas, ke granda parto de la popolo estis klera. Skribitaj lingvoj estis la greka.
Nur en la 13-a kaj 14-a jarcentoj islamaj atakoj multnombriĝis. Fine en 1365 estis forlasita la ĉefurbo Malnova Dongalo. Tiel malaperis Makuria el historiaj fontoj, sed ŝajnas ke ĝi pluvivis kiel la reĝlando Dotawo.
Ekonomio
redaktiAgrokulturo estis la ekonomia bazo de la nubia ŝtato Makuria. Arabaj aŭtoroj mencias, ke palmoj, vino, bananoj, cerealoj kaj citronoj estis kreskigitaj. Oni bredis ŝafojn, kaprojn, bovojn kaj porkojn. Kamelojn oni uzis por transporto kaj rajdado. Ankaŭ fiŝkaptado estis grava nutrofonto.
Produktado de potoj kaj ŝtofoj estis gravaj metioj.
En Makuria oni neniam uzis monon. Oni ĉefe interŝanĝis varojn.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Wilfried Seipel (Hrsg.): Faras, Die Kathedrale aus dem Wüstensand, Wien 2002, ISBN 3-85497-042-0
- Derek A. Welsby:The Mediaval Kingdoms of Nubia, London 2002, ISBN 0-7141-1947-4 (la eble plej vasta verko pri Nubio en la mezepoko)