La geedziĝo de Figaro
La geedziĝo de Figaro aŭ (en la itallingva origina versio) Le nozze di Figaro estas opero de Wolfgang Amadeus Mozart KV 492. La itala libreto devenas de Lorenzo Da Ponte kaj baziĝas sur la komedio La Folle Journée ou le Mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro) de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais el la jaro 1778. La unua prezentado okazis la 1-an de majo 1786 en la viena Burg-teatro. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de Sevilo ĉirkaŭ 1780.
Le nozze di Figaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1785 | ||||
Ĝenro | Itala komika opero • opero | ||||
Honorigoj | Prix du Brigadier | ||||
| |||||
| |||||
Agado
redaktiLa agado de la opero estas rekta daŭrigo de la teatraĵo de Beaumarchais Le Barbier de Seville (La barbiro de Sevilo) – kaj de tiu de Il barbiere di Siviglia de Gioachino Rossini[1]. Rosina nun estas grafino Almaviva; ŝia edzo klopodas sukcesi pri la amo de Susanna, fianĉino de Figaro. Kiam li malkovras la paĝion Cherubino ĉe la grafino, li provas forŝovi lin havigante al li oficirpatenton. Figaro eniris en la servo al la grafo kaj ĵus preparantas sian geedziĝon kun la ĉambristino de Rosina, Susanna. La rolon de Cherubino kantas virino, do ĝi estas pantalonrolo.
Filmoj
redakti- 1949: Figaros Hochzeit kun Willi Domgraf-Fassbaender (Figaro) kaj Mathieu Ahlersmeyer (Grafo)[2]
- 1975: Le nozze di Figaro kun Freni (Susanna), Te Kanawa (grafino), Fischer-Dieskau (grafo), Prey (Figaro), Montarsolo (Bartolo), Ewing (Cherubino), Ponelle (reĝisoro), Karl Böhm (dirigento)[3]
Referencoj
redakti- ↑ La geedziĝo de Figaro antaŭ Rossini ankaŭ estis muzikigita fare de Giovanni Paisiello
- ↑ Figaros Hochzeit (1949) en la deutschen und angla versio de Internet Movie Database
- ↑ Le nozze di Figaro (1975) en Interreta filma datumbazo (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- Opernführer Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Synopse – Libretto – Highlights
- Oper „in nuce“ Tonbeispiele (MIDI)
- Le nozze di Figaro: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.