Kvinzo
Kvinzo (angle Queens [kŭinz]) estas unu el la kvin komunumoj de Novjorko. Laŭ la stato de la censo 2020 en Kvinzo vivis 2 405 464 loĝantoj sur areo de 461 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 218 loĝantoj/km². Estas multaj enmigrintoj de la tuta mondo, kaj oni aŭdas multajn lingvojn. La du mondfamaj flughavenoj, La Guardia kaj John F. Kennedy, situas en Kvinzo. Ĝi estas identa al Kantono Kvinzo.
Kvinzo | |||
---|---|---|---|
borough of New York City (en) unuiĝinta civito-kantono vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Nov-Jorkio | ||
Kantono | Kvinzo | ||
Urbo | Novjorko | ||
Poŝtkodo | 110-- | ||
Telefonkodo | 718 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 405 464 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 5 218 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 42′ N, 73° 55′ U (mapo)40.704166666667-73.917777777778Koordinatoj: 40° 42′ N, 73° 55′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 461 km² | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Queens, New York City [+] | |||
La nederlandanoj setliĝis en Kvinzo je 1635. La angla nomo Queens honoris la reĝinon Catherine, edzinon de la brita reĝo Karlo la 2-a en 1683, kiam Novjorkio iĝis brita kolonio. Kvinzo kaj Broklino estas la du komunumoj novjorkaj en Longinsulo. Kvinzo iĝis parto de Novjorko en 1898.
La eksa usona prezidanto Donald Trump estas de Kvinzo.