Krnov
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Moraviasilezia regiono. Pri katastra teritorio en municipo Liboš en distrikto Olomouc temas artikolo Krnov (Liboš).
Krnov (germane Jägerndorf, pole Karniów aŭ Krnów, latine Carnovia) estas urbo en ĉeĥa parto de Silezio, nord-okcidente de Opava, ĉe kunfluiĝo de riveroj Opava kaj Opavice, proksime al la landlimo kun Pollando. En 2024 ĝi havis 22 716 loĝantoj. En la urbo estas industrioj tekstila, maŝina, elektroteknika, tipografia, lignaĵa, likvora, produktado de artefaritaj floroj. Ekde 1873 fabrikado de orgenoj. En la urbo estas fervojnodo kaj ŝoseo al Pollando.
Krnov | |||
germane Jägerndorf, latine: Carnovia, pole Krnów | |||
urbo | |||
Konstruaĵo de krnova urbodomo kun apuda ŝparejo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Krnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Krnov | ||
Historiaj regionoj | Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Fervoja haltejo | Krnov | ||
- fervojlinio | n-ro 310 | ||
Memorindaĵoj | belvedero Cvilín, burgoruino Cvilín | ||
Riveroj | Opava, Opavice | ||
Situo | Krnov | ||
- alteco | 316 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 05′ 26″ N 17° 41′ 55″ O / 50.09056 °N, 17.69861 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Bednářský vrch | ||
- alteco | 588 m s. m. | ||
Areo | 44,40 km² (4 440 ha) | ||
Loĝantaro | 22 716 (2024) | ||
Denseco | 511,62 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1240 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 794 01 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597520 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 35 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Krnov | |||
Retpaĝo: www.krnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Býkov-Láryšov, Město Albrechtice, Úvalno, Hošťálkovy kaj Brantice.
Historio
redaktiLa urbo estis fondita verŝajne en 1221, ekde 1377 ĝi jam estas dokumentita kiel centro de duklando (Herzogtum Jägerndorf). Inter 1523-1623 ĝin posedis la brandenburgaj margrafoj, post 1623 la dinastio Liĥtenŝtejno. En 1742 post la unua silezia milito la plejparton de la regiono Krnov akiris Prusio, sed la urbo mem restis posedaĵo de Aŭstrio. Post 1918 ĝi fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio, post 1992 de Ĉeĥio. En Krnov estas fabrikata konata trinkaĵo Kofola.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 442 |
1880 | 11 792 |
1890 | 17 502 |
1900 | 18 399 |
1910 | 20 909 |
1921 | 21 648 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 23 464 |
1950 | 18 666 |
1961 | 21 493 |
1970 | 22 643 |
1980 | 25 678 |
1991 | 25 436 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 25 764 |
2014 | 24 315 |
2016 | 23 992 |
2017 | 23 762 |
2018 | 23 595 |
2019 | 23 397 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 23 257 |
2021 | 22 117 |
2022 | 22 665 |
2023 | 22 848 |
2024 | 22 716 |
Esperanto en Krnov
redaktiLa 15-an de februaro 1923 Rudolf Horn paroladis inter laboristoj en la laborista hejmo en tiama Jägerndorf pri Esperanto. La interesa parolado estis ofte aplaŭdata kaj montriĝis, ke ĉi tie inter la laboristaro estas granda intereso por Esperanto. Ĉeestis la paroladon 70 personoj. La unuiĝo de germanaj esperantistoj aranĝis post fino de du bone sukcesintaj kursoj novan kurson por komencantoj vizitatan de 28 personoj kaj perfektigan kurson. Unuan gvidas instruisto Otto Wünsch, duan s-roj inĝ. Max Aurich kaj pastro Herkommer.
Rilataj artikoloj
redaktiPluaj fotoj
redakti-
ĉefplaco
-
kastelo