Kreuzlingen
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Kreuzlingen (distrikto), Kreuzlingen (stacidomo), Kreuzlingen Bernrain (stacidomo) kaj Kreuzlingen Hafen (stacidomo). |
Kreuzlingen (alemane Chrüzlinge) estas urbo en la samnoma distrikto Kreuzlingen, kies ĉefurbo ĝi estas, en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 18343 loĝantojn je la 31-a de oktobro 2008.
Kreuzlingen | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando • limurbo | |||||
| |||||
Kantono | Turgovio | ||||
Distrikto | Kreuzlingen | ||||
Koordinatoj | 47° 38′ 45″ N 9° 10′ 43″ O / 47.64583 °N, 9.17861 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ 45″ N 9° 10′ 43″ O / 47.64583 °N, 9.17861 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 18343 | ||||
Areo | 11,79 km² | ||||
Alteco | 397 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 8280 | ||||
Komunumkodo | 4671 | ||||
Geografio
redaktiKreuzlingen situas ĉe la bordo de Bodenlago rekte norde de la germana urbo Konstanco, kun kiu ĝi komplete kunkreskis kaj formas komunan aglomeraĵon.
Trafiko
redaktiKreuzlingen estas finpunkto de la aŭtoŝoseo A7 de Vinterturo tra Frauenfeld al Kreuzlingen. Ĝi estas ankaŭ fervoja nodo de la fervojlinioj de Konstanco al Wil kaj de Ŝafhaŭzo al Rohrschach, kaj elirpunkto de diversaj ŝiplinioj sur la Bodenlago.
Historio
redaktiKreuzlingen estis fondita de la episkopo de Konstanco, Ulriko la 1-a en la jaro 1125 kiel Eigolteshoven (Egelshofen). En la jaro 1874 la nomo estis ŝanĝita de Egelshofen al Kreuzlingen. Ĝian hodiaŭan grandecon la komunumo akiris per la kunigo de Kreuzlingen-Egelshofen kun Kurzrickenbach en la jaro 1927 kaj Emmishofen en la jaro 1928. En la jaro 1947 Kreuzlingen fariĝis urbo per la registriĝo de la 10000-a loĝantino.
Esperanto-Movado
redaktiLaŭ Svisa Espero en la jaro 1910 en Kreuzlingen estis fondita Esperanto-Klubo.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la urbo Kreuzlingen
- Kreuzlingen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)