Klimata klasifiko de Köppen
La Klimata klasifiko de Köppen estas unu el la plej vaste uzataj klimat-klasifikaj tipologioj. Ĝi unue estis publikigita de la germana klimatologo kaj esperantisto Wladimir Köppen en 1884, kun pluraj pli postaj ŝanĝoj de Köppen mem, nome en 1918 kaj en 1936. Poste, la germana klimatologo Rudolf Geiger kunlaboris kun Köppen pri ŝanĝoj de la tipologio, kiu do ofte estas nomata la Klimata klasifiko de Köppen kaj Geiger.
| | | | | | | | |
La sistemo estas bazita sur la ideo ke la natura vegetaĵaro estas la plej bona esprimo de la klimato. Do, la limoj de klimataj zonoj estis elektitaj pensante pri la vegetaĵara distribuo. Ĝi kombinas averaĝajn jarajn kaj monatajn temperaturojn kaj precipitaĵojn, kaj la sezonecon de precipitaĵo [2].
Skemo
redaktiLa klimata klasifiko de Köppen subdividas la klimatojn en kvin ĉefajn grupojn kaj plurajn tipojn kaj subtipojn. Ĉiu aparta klimatotipo estas reprezentita de simbolo konsistante el 2 ĝis 4 literoj.
GRUPO A : Tropikaj aŭ varmegaj klimatoj
redaktiTropikaj klimatoj estas karakterizitaj de konstanta alta temperaturo ( je marnivelo kaj je malaltaj altitudoj ); ĉiuj dek du monatoj de la jaro havas averaĝajn temperaturojn de 18[[Grado celsia| °C]] aŭ pli altaj. Ili estas subdividitaj jene :
- Tropik-pluvarbara klimato (Af) [3] : Ĉiuj dek du monatoj havas averaĝan precipitaĵon de minimume 60 mm. Tiuj klimatoj kutime troviĝas en la limoj de 10° latitudo de la ekvatoro. En iuj orient-marbordaj areoj, ili povas etendiĝi tiel for kiel 25° de la ekvatoro. Tiu klimato estas superregata de la Malalta aerpremo Sistemo dum tuta la jaro, kaj tial ne havas sezonojn.
- Ekzemploj:
- Iuj el la ejoj kiuj prezentas tiun klimaton efektive estas unuforme kaj unutone humidaj tra la jaro ( ekzemple la nordokcidenta pacifika marbordo de Sudameriko kaj Centrameriko, ekde Ekvadoro ĝis Kostariko, vidu ekzemple Andagoya ( Kolombio )), sed en multaj okazoj la periodo de pli alta suno kaj pli longaj tagoj estas nete la plej humida ( kiel en Palembang, Indonezio ) aŭ la periodo de pli malalta suno kaj pli mallongaj tagoj povas havi pli da pluvo ( kiel en Sitiawan, Malajzio ).
- Kelkaj ejoj kun tiu klimato troviĝas je la ekstera rando de la tropikoj, preskaŭ ekskluzive en la Suda duonglobo; ekzemplo estas Santos, Brazilo.
Rimarko. La termino nesezoneca aludas la mankon en la tropika zono de grandaj diferencoj je tagolumaj horoj kaj averaĝa aŭ meznombra monata ( aŭ taga ) temperaturo tra la jaro. Estas jare ciklaj ŝanĝoj en la tropoj, ne tiel antaŭdireblaj kiel tiuj en la modera zono, ĉu ne rilatite al temperaturo sed al akva disponibleco sub la formo de pluvo, nebulo, grundo, aŭ grundakvo. Planta reago ( ekzemple fenologio ), besta ( nutrado, migrado, reproduktado, kaj tiel plu ), kaj homa aktivecoj ( planta semado, rikolto, ĉasado, fiŝkaptado, kaj tiel plu ), harmonias kun tiu sesoneco. Efektive, en tropikaj Sudameriko kaj Centrameriko, la pluvsezono ( kaj la alt-akva sezono ) estas nomata invierno aŭ inverno ( vintro ), eĉ se ĝi povas okazi dum la nord-duongloba somero; simile, la seka sezono ( kaj malalt-akva sezono ) estas nomata verano aŭ verão kaj povas okazi dum la nord-duongloba vintro.
- Tropikaj musona klimato (Am) [4] : Tiu tipo de klimato, plej komuna en suda Azio kaj Okcidentafriko, rezultas el la musonaj ventoj kiuj ŝanĝas la direkton laŭsezone. Tiu klimato havas la plej sekan monaton ( kiu kvazaŭ ĉiam okazas dum aŭ ĵus post la "vintra" solstico por tiu flanko de la ekvatoro ) kun pluvfalo de malpli ol 60 mm, sed pli ol (100 − [totala jara precipitaĵo {mm}/25]).
- Ekzemploj:
- Konakrio ( Gvineo )
- Ĉitagongo ( Bangladeŝo )
- Miamo ( Florido, Usono )
- Cairns ( Kvinslando, Aŭstralio )[5]
- Estas ankaŭ alia scenaro sub kiu iuj ejoj konformiĝas al tiu kategorio; tiu estas nomata pasatmarborda klimato ĉar orientaj ventoj alportas sufiĉe da precipitaĵo dum la "vintraj" monatoj por preventi la klimaton de estiĝi tropika humida-kaj-seka klimato. Nasaŭo estas unu el tiuj ejoj.
- Ekzemploj:
- Tropika humida kaj seka aŭ Tropika savana klimato (Aw) [6] : Tiuj klimatoj havas akcentitan sekan sezonon, kun la plej seka monato malpli ol 60 mm kaj ankaŭ malpli ol (100 − [totala jara precipitaĵo {mm}/25]).
- Ekzemploj:
- Mumbajo (Maharaŝtro, Barato)
- Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio, Brazilo)
- Veracruz (Veracruz, Meksiko)
- Lagoso (Niĝerio)
- Darvino (Norda Teritorio, Aŭstralio)[7]
- La plej multaj ejoj kiuj prezentas tiun klimaton troviĝas je la eksteraj randoj de la tropika zono, sed okaze centra tropika ejo ( ekzemplo San Marcos, Antjokio, Kolombio ) ankaŭ estas konsiderinda. Fakte, la karib-mara marbordo, oriente ekde Uraba-Golfo je la kolombi-panama limo ĝis la delto de Orinoko, je Atlantika Oceano ( ĉirkaŭ 4 000 kilometrojn ), havas longdaŭrajn sekajn periodojn ( la ekstremo estas la BSh klimato ( vidu sube ), karakterizita de tre malalta, neantaŭdirebla precipitaĵo, ĉeestanta, ekzemple, en vastaj areoj en Guaĥira-Duoninsulo, kaj en Koro-Regiono, okcidenta Venezuelo, la plej nordaj duoninsuloj de Sudameriko, kiuj ricevas malpli ol 300 mm kaj totala jara precipitaĵo, praktike ĉio en du aŭ tri monatoj ). Tiuj cirkonstancoj etendiĝas al Malgrandaj Antiloj kaj Grandaj Antiloj kiuj konstituas la Ĉirkaŭ-kariban sekan zonon. La longdaŭreco kaj severeco de la seka sezono malpliiĝas landinterne ( suden ); je la latitudo de Amazono — kiu fluas orienten, ĵus sude de la ekvatoro — la klimato estas Af. Oriente de Andoj, inter seka, arida Karibujo kaj ĉiam-humida Amazono estas orinokaj Llanos aŭ savanoj, el kie venas la nomo de tiu klimato.
- Kelkfoje As estas uzata anstataŭ Aw se la seka sezono okazas dum la periodo de pli alta suno kaj pli longaj tagoj. Tiu estas tiel en partoj de Havajo, Orientafriko ( Mombaso , Kenjo ) kaj Srilanko ( Trincomalee ), ekzemple. En plejmultaj ejoj kiuj havas tropikajn humidajn kaj sekajn klimatojn, la seka sezono okazas dum la periodo de pli malalta suno kaj pli mallongaj tagoj kaŭze de pluvombraj efikoj dum la 'alt-suna' parto de la jaro.
- Ekzemplo :
- Honolulo ( Havajo, Usono )
- Ekzemploj:
GRUPO B : Sekaj (aridaj kaj duonaridaj) klimatoj
redaktiTiuj sekaj aridaj kaj duonaridaj klimatoj estas karakterizitaj per la fakto ke precipitaĵo estas malpli ol potenca vaporiĝ-transpiro.[8]. La sojlo estas determinata jene :
- Por trovi la precipitaĵa sojlo (en milimetroj), multipliku la averaĝan jaran temperaturon en °C per 20, tiam adiciu 280, se 70% aŭ pli de la totala precipitaĵo troviĝas dum la alt-suna duono de la jaro (aprilo ĝis septembro en la norda duonglobo, aŭ oktobro ĝis marto en la suda), aŭ 140, se 30%–70% de la totala precipitaĵo estas ricevita dum la aplikebla periodo, aŭ 0, se malpli ol 30% de la totala precipitaĵo estas tiele ricevita.
- Se la jara precipitaĵo estas malpli ol duono de la sojlo por Grupo B, ĝi estas klasifikita kiel BW (dezerta klimato); se ĝi estas malpli ol la sojlo, ĝi estas klasifikita kiel BS (stepa klimato). Se ĝi estas pli ol la sojlo, la areo ne havas Grupo B klimaton.
- Tria litero povas esti inkludita por indiki temperaturon. Origine, h signifis malalt-latitudan klimaton (averaĝa jara temperaturo super 18 °C), dum k signifis mez-latituda klimato (averaĝa jara temperaturo sub 18 °C), sed la pli komuna praktiko nuntempe (speciale en Usono) estas de uzi h por indiki ke la pli malvarma monato havas averaĝan temperaturon kiu estas super 0 °C, kaj k por indiki ke almenaŭ unu monato averaĝas sub 0 °C.
- Ekzemploj :
- Yuma (Arizono, Usono) BWh
- Mexicali (Meksiko) BWh
- Almerio (Hispanujo) BWh
- Ateno (Grekujo) BSh
- Cobar (Novsudkimrujo, Aŭstralio) BSh
- Murcio (Hispanujo) BSh
- Bojsio (Idaho, Usono ) BSk
- Medicine Hat (Alberto, Kanado) BSk
- Porto Santo (Portugalujo) BSh
- Punta Arenas (Ĉilio) BSk
- Mossoró (Norda Rio-Grando, Brazilo) BSh
- Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) BWh
- Jodhpur (Raĝastano, Barato) BWh
- Tijuana (Meksiko) BSh
- Dezertaj areoj, situantaj laŭlonge de la okcidentaj marbordoj de kontinentoj je tropikaj aŭ preskaŭ-tropikaj ejoj, estas karakterizitaj de pli malvarmaj temperaturoj ol tiuj kiuj oni renkontas aliloke je kompareblaj latitudoj (kaŭze de la apuda ĉeesto de malvarmaj oceanaj marfluoj) kaj de multfoja nebulo kaj malaltaj nuboj, malgraŭ la fakto ke tiuj ejoj rangas kiel la plej sekaj surtere konsiderante la realan ricevitan precipitaĵon. Tiu klimato kelkfoje estas indikita kiel BWn kaj ekzemploj estas troveblaj en Limo, Peruo, kaj Walvis Bay, Namibio. La BSn kategorio estas trovebla en nebulaj marbordaj stepoj.
- Ekzemploj :
- Okaze, kvara litero estas aligita por indiki se aŭ la vintro aŭ la somero estas "pli humida" ol la alia duono de la jaro. Por kvalifiki, la pli humida monato devas havi almenaŭ 60 mm de averaĝa precipitaĵo se ĉiuj dek du monatoj estas super 18°, aŭ 30mm se ne; plie almenaŭ 70% de la totala precipitaĵo devas esti en la sama duono de la jaro ol la plej humida monato — sed la litero uzata indikas kiam la seka sezono okazas, ne la "humida". Tiu rezultus en Ĥartumo, Sudano esti konsiderata kiel BWhw, Niameo, Niĝero kiel BShw, El Ariŝ, Egiptujo kiel BWhs, Asbi'ah, Libio kiel BShs, Ömnögovi Provinco, Mongolujo kiel BWkw, kaj Ĥining, Ĉinujo kiel BSkw (BWks kaj BSks ne ekzistas, se 0 °C en la pli malvarma monato estas agnoskita kiel la h/k limo). Se la normoj nek por w, nek por s renkontiĝos, neniu kvara litero estas aligita.
GRUPO C : Moderaj aŭ mezvarmaj klimatoj
redaktiTiuj klimatoj havas averaĝan temperaturon super 10 °C dum la plej varma monato, kaj plej malvarman monaton inter −3 °C kaj 18 °C. Iuj klimatologoj, speciale en Usono, tamen preferas adopti 0 °C ol −3 °C dum la plej malvarma monato, kiel limon inter tiu grupo kaj grupo D; tiu estas farata por preventi alĝustigadon de certaj kabaj ejoj en aŭ apud Nov-Anglujo — precipe de Cape Cod (Masaĉuseco) kaj de tieaj apudaj insuloj, kiel Nantucket kaj Martha's Vineyard — en la moder-oceanan kategorion ĉi-sube difinitan; tiu kategorio estas alterne konata kiel la oceana okcident-marborda klimato, kaj, foriginte la ĉi suprajn ejojn, efektive limigas ĝin ekskluzive al ejoj trovitaj laŭlonge de la okcidentaj bordoj de la kontinentoj, almenaŭ en la norda duonglobo. Tiu ankaŭ movigas iujn mez-latitudajn areojn – kiel partojn de Ohia Valo kaj iujn areojn en la mez-atlantikaj subŝtatoj, plie partojn de orient-centra Azio – ekde humida subtropika ĝis humida kontinenta.
- La dua litero indikas precipitaĵan reĝimon — w indikas sekajn vintrojn (la plej seka vintro-monata averaĝa precipitaĵo estas malpli ol dekono de la plej-humid-somermonat-averaĝa precipitaĵo; unu varianto ankaŭ postulas ke la plej seka vintromonato havas malpli ol 30 mm da averaĝa precipitaĵo), s indikas sekajn somerojn (la plej seka somermonato malpli ol 30mm da averaĝa precipitaĵo kaj malpli ol triono de la plej-humid-vintromonata precipitaĵo) kaj f signifas signifikan precipitaĵon en ĉiuj sezonoj (kaj ne la supre menciitaj kondiĉoj plenumitaj).
- La tria litero indikas la gradon de somera varmeco — a indikas la plej varman monat-averaĝan temperaturon super 22 °C kun minimume 4 monatoj kiuj averaĝas super 10 °C, b indikas la plej varman monaton sub 22 °C, sed kun minimume 4 monatoj super 10 °C, dum c respondas al 3 aŭ malpli da monatoj kun averaĝaj temperaturoj super 10 °C.
- La intersekvo de tiuj du literoj kelkfoje estas renversita, speciale ĉe klimatologoj en Usono.
- Klimatoj de grupo C estas subdividitaj jene :
- Sek-somera subtropika aŭ Mediteraneaj klimatoj (Csa, Csb)[9]: kutime tiuj klimatoj okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 30° kaj 45°. Tiuj klimatoj vintre troviĝas en la polus-fronta regiono, kaj tiel havas moderajn temperaturojn kaj ŝanĝeblan, pluvan veteron. La someroj estas varmegaj kaj sekaj, kaŭze de superregado de subtropikaj kontraŭciklonaj sistemoj, escepte en la apud-marbordaj areoj, kie someroj estas malpli severaj pro la apuda ĉeesto de malvarmaj marfluoj kiuj povas alporti nebulon sed preventas pluvon.
- Ekzemploj:
- Antalya (Turkujo) Csa
- Kaburbo (Sud-Afriko, marborda) Csb
- Kaburbo (Sud-Afriko, landinterne) Csa
- Koimbro (Portugalujo) Csa
- Izmir (Turkujo) Csa
- Jerusalemo (Israelo) Csa
- Lisbono (Portugalujo) Csa
- Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono; landinterne) Csa
- Los-Anĝeleso (Kalifornio, Usono; marbordo) Csb
- Madrido (Hispanujo) Csa
- Malago (Hispanujo) Csa
- Marsejlo (Francujo) Csa
- Medford (Oregono, Usono; landinterne) Csa
- Palermo (Italujo) Csa
- Perto (Aŭstralio) Csa [10].
- Porto( Portugalujo) Csb
- Risan (Montenegro) Csb
- Sakramento (Kalifornio, Usono) Csa
- Sanfrancisko (Kalifornio, Usono) Csb
- San-Joseo (Kalifornio, Usono) Csa
- Sanremo (Italujo) Csa
- Santiago (Ĉilio) Csb
- Sevilo (Hispanujo) Csa
- Split (Kroatujo) Csa
- Tel-Avivo (Israelo) Csa
- Ekzemploj:
- Sek-somera subtropika aŭ Mediteraneaj klimatoj (Csa, Csb)[9]: kutime tiuj klimatoj okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 30° kaj 45°. Tiuj klimatoj vintre troviĝas en la polus-fronta regiono, kaj tiel havas moderajn temperaturojn kaj ŝanĝeblan, pluvan veteron. La someroj estas varmegaj kaj sekaj, kaŭze de superregado de subtropikaj kontraŭciklonaj sistemoj, escepte en la apud-marbordaj areoj, kie someroj estas malpli severaj pro la apuda ĉeesto de malvarmaj marfluoj kiuj povas alporti nebulon sed preventas pluvon.
- Sub la klasifiko de Köppen-Geiger, la sek-somera subtropika Csb etendiĝas al pliaj areoj kiuj ne estas tipe asociataj kun mediteranea klimato, tiel ke multe da la Pacifika Nordokcidento, multe da suda Ĉilio, partoj de okcident-centra Argentino, kaj nordaj Hispanujo kaj Portugalujo [11]. Multaj el tiuj areoj estus ocean-klimataj (Cfb), escepte de ŝablonoj respondantaj al minimumaj sojloj de Cs. Pliaj altaĵaraj areoj en la subtropikoj respondas al Cs- postuloj, kvankam ankaŭ ili kutime ne estas asociataj kun mediteraneaj klimatoj.
- Ekzemploj:
- Portlando (Oregono, Usono) Csb kelkfoje Cfb
- Seatlo (Vaŝingtonio, Usono) Csb kelkfoje Cfb
- Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) Csb kelkfoje Cfb
- Ekzemploj:
- Humidaj subtropikaj klimatoj (Cfa, Cwa):[12] Tiuj klimatoj kutime troviĝas internlande en la kontinentoj, aŭ je iliaj orientaj marbordoj, ĉefe ĉe 20°– 30° latitudoj (kvankam ili troveblas tiel fore norde en Eŭropo kiel 46°N). Kontraste kun la Mediteraneaj klimatoj, la someroj estas humidaj kaŭze de la nestabilaj tropikaj aeromasoj, aŭ marbordaj pasatoj. En Orienta Azio, la vintroj povis esti sekaj (kaj pli malvarmaj ol aliaj lokoj je analoga latitudo) kaŭze de la Siberia alt-prema sistemo, kaj someroj estas tre humidaj kaŭze de la sudokcident-azia musona influo.
- Ekzemploj:
- Houston, (Teksaso, Usono) Cfa — unuforma precipitaĵo-distribuo
- Varna (Bulgarujo) Cfa
- Odeso (Ukrainujo) Cfa
- Tbiliso (Kartvelujo) Cfa
- Milano (Italujo) Cfa
- Bonaero (Argentino) Cfa — unuforma precipitaĵo-distribuo
- Porto-Alegro (Brazilo) Cfa — unuforma precipitaĵo-distribuo
- Naha (Japanujo) Cfa
- Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) Cfa — unuforma precipitataĵo distribuo[13]
- San-Paŭlo (subŝtato San-Paŭlo, Brazilo) Cfa
- Durbano (Kvazulu-Natalo, Sud-Afriko) Cfa — unuforma precipitaĵo-distribuo
- Gvadalaharo (Ĥalisko, Meksiko) Cwa
- Laknaŭo (Utar-Pradeŝo, Barato) Cwa
- Lahoro (Panĝabo) Cwa
- Ĝengĝoŭo (Ĉinujo) Cwa
- Hongkongo Cwa
- Hanojo (Vjetnamujo) Cwa
- Ekzemploj:
- Maraj mezvarmaj klimatoj aŭ Oceanaj klimatoj (Cfb, Cwb, Cfc): Cfb klimatoj kutime okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 45° kaj 55°; ili tipe troviĝas ĵus polusen de la mediteraneaj klimatoj, kvankam en Aŭstralio kaj ekstreme suda Afriko tiuj klimatoj situas ĵus polusen de la humida subtropika klimato, kaj je iome pli malalta latitudo. En okcidenta Eŭropo, tiu klimato okazas en marbordaj areoj ĝis latitudo de 63°N. Tiuj klimatoj estas tutjare dominataj de la polusa fronto, kondukante al ŝanĝema, ofte nuba vetero. La someroj estas malvarmetaj kaŭze de la nuba kovraĵo, sed la vintroj estas pli malseveraj ol tiuj de aliaj klimatoj je similaj latitudoj.
- Ekzemploj:
- Bilbao (Hispanujo) Cfb — unuforma precipitaĵo-distribuo
- Ekzemploj:
GRUPO D : Kontinentaj klimatoj
redaktiKontinentaj klimatoj estas karaktizata de ili havas ambaŭ monatoj sub 0° kaj monatoj super 10°. Ili troviĝas kutime en la norda duonglobo.
La dua kaj tria litero signifas la saman kiel Grupo C :
- w/f/s indikas la sekan sezonon
- a/b/c indikas ĉu somero estas varmega varma aŭ malvarma. La litero d indikas ke la vintroj estas tre malvarmaj; sia plej malvarmega monato averaĝas malpli ol −38 °C. Ĉi tio okazis nur en Siberio.
GRUPO E : Polusaj klimatoj
redaktiRegionoj de polusa klimato estas karakteraj pro manko de varmaj someroj. La suno brilas dum multaj horoj en la somero, kaj dum multe malpliaj horoj en la vintro. Ĝi havas malvarmajn somerojn kaj tre malvarmajn vintrojn
ET estas tundro-klimato; la plej varma averaĝa monata temperaturo estas inter 0° kaj 10°. EF signifas, glaĉera klimato. Sia averaĝaj monataj temperaturoj neniam transiĝas 0°.
GRUPO H : Altmontaraj klimatoj
redaktiDiversaj mapoj
redakti-
Köppen mapo de Afriko
-
Köppen mapo de Ameriko
-
Köppen mapo de Azio
-
Köppen mapo de Aŭstralio kaj Oceanio
-
Köppen mapo de Brazilo
-
Köppen mapo de Eŭropo
-
Köppen map de Nordameriko
-
Köppen mapo de Suda Azio
-
Köppen mapo de Rusujo
-
Köppen mapo de Sudameriko
-
Köppen mapo de Okcidenta Azio
-
Aŭstralio, klimato tra 30 jaroj (1961–1990).
Referencoj
redakti- ↑ Peel, M. C. and Finlayson, B. L. and McMahon, T. A. (2007). “Updated world map of the Köppen–Geiger climate classification”, Hydrol. Earth Syst. Sci. 11, p. 1633–1644. (direct: Final Revised Paper) angle
- ↑ McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “Climate Zones and Types: The Köppen System”, Physical Geography: A Landscape Appreciation. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 200–1. ISBN 0-13-020263-0. angle
- ↑ McKnight & Hess, pp. 205–8, "Climate Zones and Types: Tropical Wet Climate (Af)" angle
- ↑ McKnight & Hess, p. 208, "Climate Zones and Types: Tropical Monsoon Climate (Am)" angle
- ↑ Linacre, Edward; Bart Geerts. (1997) Climates and Weather Explained. Londono: Routledge, p. 379. ISBN 0-415-12519-7. angle
- ↑ McKnight & Hess, pp. 208–11, "Climate Zones and Types: Tropical Savanna Climate (Aw)" angle
- ↑ CHAPTER 7: Introduction to the Atmosphere. physicalgeography.net. Alirita 2008-07-15. angle
- ↑ McKnight & Hess, pp. 212–1, "Climate Zones and Types: Dry Climates (Zone B)"
- ↑ McKnight & Hess, pp. 221–3, "Climate Zones and Types: Mediterranean Climate (Csa, Csb)"
- ↑ Statistics for AUS WA.Perth.Airport RMY. EnergyPlus. U.S. Department of Energy. Arkivita el la originalo je 2009-06-09. Alirita 2009-01-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-09. Alirita 2010-12-01.
- ↑ http://www.hydrol-earth-syst-sci.net/11/1633/2007/hess-11-1633-2007.html
- ↑ McKnight & Hess, pp. 223–6, "Climate Zones and Types: Dry Humid Subtropical Climate (Cfa, Cwa)"
- ↑ Statistics for AUS QLD.Brisbane RMY. EnergyPlus. U.S. Department of Energy. Arkivita el la originalo je 2012-05-15. Alirita 2009-01-19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-31. Alirita 2011-11-03.
Bibliografio
redakti- Rilex, Denis kaj Lewis Spolton 1987: Vetero kaj Klimato de la Mondo, UEA, Roterdamo, 131 paĝoj, ISBN 92 9017 035 2