Klavaro
Klavaro estas grupo da ordigitaj klavoj, premeblaj per la fingroj, kiuj troviĝas ĉe variaj specoj de maŝino, muzikilo k.s. La plej konataj klavaroj estas klavaro ĉe komputilo, muzikilo, skribmaŝino, kalkulilo, (poŝ)telefono, bankokonzolo k.t.p.
Klavaro | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | klavo vd | |
La klavoj estas destinitaj por entajpi informon (ĉe klavaroj ciferaj aŭ alfabetociferaj) aŭ por manipulado de ilo.
Laŭ principo de ago ekzistas klavaroj meĥanikaj (ekzemple ĉe muzikiloj meĥanikaj), elektromagnetaj, piezoelektraj, sensoraj, kun kontaktoj elektraj ktp.
Aparte, oni devas mencii virtualajn klavarojn. La klavoj estas pentritaj sur ekrano de komputilo, poŝtelefono ktp, kaj la agado okazas per klako de muso, premo kun fingro aŭ iu objekto (bastoneto, plumo, krajono ktp) aŭ klavaro kutima (ĉe komputiloj). Ekzemple per klavaro virtuala oni povas entajpi en komputilon simbolojn, kiu mankas en simbolaro de la komputilo.
Klavaroj
redakti- Klavaro Colemak
- Gboard
- Klavaro Dvorak
- Klavaro (muziko)
- Komputila klavaro kaj por Esperanto.
- Muzikila klavaro
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti-
QWERTY klavara aranĝo
-
Skribmaŝino kun arabaj literoj
-
Scienca kalkulilo
-
Alarmcentralo
-
Klavaro de piano