Kamerlingo
Kamerlingo estas titolo tre utiligita en ordosistemo de la Katolika Eklezio por indiki iujn eminentajn figurojn de la klerikaro.
Kutime kiam oni parolas pri "kamerlingo" oni aludas al kardinalo kamerlingo de la Sankta Roma Eklezio, kies precipa tasko estas preezidi dum la periodo de la Vaka Seĝo la finon de de papado kaj la konkludo de Konklavo en kiu oni elektas la posteulon.
La termono kamerlingo devenas el la mezepoka latina camarlingus, kiu siavice elradikiĝas el la flanka kamerling, kiu signifas "ŝarĝita ĉe la ĉambro de la suvereno". La figuro de kamerlingo naskiĝis en 12-a jarcento, li estis dirita camerarius, kaj estis responsulo pri la financoj de la Kurio kaj pri materiaj bonaĵoj de la Apostola Seĝo, nome pri camera thesauraria (la ĉambro de la trezoro). La kamerlingo estis ĉiam alta prelato kaj, ekde 15-a jarcento, tiun ŝarĝon elfaras kardinalo.
Kamerlingo de Sankta Roma Eklezia
redaktiLa kardinalo kamerlingo de la Sankta Roma Eklezio plenumas precipe du taskojn: unualoke, kiam la papo forestas, li administras la materiajn havaĵojn. Okaze de la morto (aŭ kaze de rezigno), kiel specifa funkcio, rege prezidas male la periodon de la tiel dirita Vaka Seĝo.
Morto de la papo kaj konklavo
redaktiOkaze de la morto de papo, lia unua tasko konsistas en la konstato ke la papo estis vere mortinta, lin vokante trifojojn laŭ bapta nomo. Se el tiu ne venas respondo, li anoncas la morton per la formulo Vere Papa mortuus est (Vere la papo mortis). Eble tiu certiga formulo estis uzita lastfojojn de kardinalo Pecci (estonta papo Leono la 13-a) sur la kadavro de Pio la 9-a forpasinta en 1878.
Laŭlonge de jarcentoj la protokolo estis antaŭvidinta krome ke la kamerlingo frapetu la frunton de la papo per arĝenta marteleto sur kiu estis stampita la papa blazono: tiu gesto nun estas anstataŭata per la simpla etendado de vualo sur la vizaĝo de la forpasinto.
Sinsekve la kamerlingo formovas la Ringon de la Fiŝkaptisto el la ringofingro de la dekstra mano de la forpasinta papo kaj ordonas ke la papa sigelilo kovranta la ringon estu rompita (aŭ "nuligita," kiel oni diras, pli sobre, ekde Johano Paŭlo la 2-a). Li, fine, metas la sigelilojn sur la studejo kaj litĉambro kaj komunikas la forpason al la Kardinalo vikario de Romo[1] al kiu estos tasko "tion komuniki al la popolo". Estos, male, tasko de la kardinalo dekano de la Sankta Kardinala Kolegio, informite de la kamerlingo pri la forpaso de la papo, tion komuniki al la kardinaloj kaj ilin kunvokis en Romo por la elekto de la nova posteulo de Petro. Estos ĉiam lia tasko informi pri la forpaso la Diplomataron akredititan ĉe la Apostola Seĝo kaj Ŝtatestrojn de la mondo
En tiu momento komenciĝas la periodo de la Vaka Seĝo: ekas la pretigado por la funebroj kaj la naŭ sinsekvaj propreĝaj tagoj diritaj naŭtagoj; sinsekve oni ekirigas la laborojn por la konklavo, kie oni voĉdonos por la nova papo.
Kamerlingo aŭ ties delegito havas rajton-devon peti al ĉiuj administraj instancoj de la Apostola Seĝo informojn pri la havaĵa kaj ekonomia situacio kaj pri la eksterordinaraj aferoj pritraktataj, kun specifa rajto havigi al si la monon bezonatan por la funkciado de la pretigoj kaj efektiviĝo de la konklavo, kaj li ĝuas ankaŭ de la rajto emisii monon por la ena uzo de la apostola sidejo[2]
Dum la periodo de la Vaka Seĝo, al la kamerlingo estas konfidita la kondukado de la ĉiutagaj aferoj de la Eklezio kun la asistado de tri kardinaloj: tiuj tri estas lotataj ĉiutritage, unu por unuopa ordo (diakona, pastra kaj episkopa) inter la kardinaloj jam atingintaj Romon. Tiuj tri kune kun la kamerlingo formas la "Malgrandan Kongregacion". Sed la aferoj plej gravaj estas pritraktataj en la asembleo de la kardinaloj, dirita "Ĝenerala Kongregacio"
...
- Boso Breakspear (1158 - 1159)
...
- Melior le Maitre (1184 - 1189)
- Cencio Savelli (1189 - ?)
...
- Rinaldo de la Grafoh de Segni (1227 - 1254)
- Bertrand Des Bordes (1311)
- Arnaud de Falguières (1312 ĉirkaŭ)
- Arnaud d'Aŭ (1313- 1320)
...
...
- Pierre d'Estaing, benediktana (1370 - 1377)
- Guillaume d'Aigrefeuille il Giovane (1377 - 1383)
- Marino del Giudice (1383 - 1385)
- Marino Bulcani (1385 - 1394)
- Stefano Palosio (1394-1396)
- Cosmato Gentile de' Migliorati (1396-1404).
...
- Antonio Correr, C.R.S.G.A. (1412 - ?)
- Pierre de Foix, franciskana (oktobro 1414 - ?)[4]
- Francesco Lando (1419 - 1427)
- ...
- Beato Niccolò Albergati, Cart. (1431 - 1432)
Listo de la kamerlingoj de Sankta Roma Eklezio ekde 1432 ĝis hodiaŭ
redaktiEkde tiu momento la ofico estis plenumta nur de kardinaloj.
- Francesco Condulmer (1432-1439)
- Ludovico Mezzarota Scarampi (1440-1465)
- Latino Orsini (1471-1477)
- Guillaume d'Estouteville (1477-1483)
- Raffaele Sansoni Galeotti Riario (1483-1521)
- Innocenzo Cybo (1521)
- Francesco Armellini Pantalassi de' Medici (1521-1528)
- Agostino Spinola (1528-1537)
- Guido Ascanio Sforza di Santa Fiora (1537-1564)
- Vitellozzo Vitelli (1564-1568)
- Michele Bonelli (1568-1570)
- Luigi Cornaro (1570-1584)
- Filippo Guastavillani (1584-1587)
- Enrico Caetani (1587-1599)
- Pietro Aldobrandini (1599-1621)
- Ludovico Ludovisi (1621-1623)
- Ippolito Aldobrandini (1623-1638)
- Antonio Barberini (1638-1671)
- Paluzzo Paluzzi Altieri Degli Albertoni (1671-1698)
- Giambattista Spinola il Giovane (1698-1719)
- Annibale Albani (1719-1747)
- Silvio Valenti Gonzaga (1747-1756)
- Girolamo Colonna di Sciarra (1756-1763)
- Carlo Rezzonico (1763-1799)
- Romoaldo Braschi-Onesti (1800-1801)
- Giuseppe Maria Doria Pamphilj, pro-camerlingo (1801-1814)
- Bartolomeo Pacca (1814-1824)
- Pietro Francesco Galleffi (1824-1837)
- Giacomo Giustiniani (1837-1843)
- Tommaso Riario Sforza (1843-1857)
- Lodovico Altieri (1857-1867)
- Filippo de Angelis (1867-1877)
- Gioacchino Vincenzo Raffaele Luigi Pecci (1877-1878)
- Camillo Di Pietro (1878-1884)
- Domenico Consolini (1884)
- Luigi Oreglia di Santo Stefano (1885-1913)
- Francesco Salesio Della Volpe (1914-1916)
- Pietro Gasparri (1916-1934)
- Eugenio Pacelli (1935-1939)
- Lorenzo Lauri (1939-1941)
- Benedetto Aloisi Masella (1958-1970)[5]
- Jean-Marie Villot (1970-1979)
- Paolo Bertoli (1979-1985)
- Sebastiano Baggio (1985-1993)
- Eduardo Martínez Somalo (1993-2007)
- Tarcisio Bertone, S.D.B. (2007–2014)
- Jean-Louis Tauran (2014–nun)
Kamerlingo de la Kardinala Kolegio
redaktiAnkaŭ aliaj funkciuloj de la Eklezio titoliĝas “kamerlingo” (kiu signifas "trezoristo"), sed ili plenumas malsamajan taskojn. Kamerlingo de la Kardinala Kolegio respondecas pri la administrado de la financoj de la Kardinala Kolegio kaj intervenas aparte okaze de funebroj de kardinaloj forpasintaj. Ekde 1995 la Pontifika Jarlibro ne plu raportas pri tiu ŝarĝo.
Kamerlingo de Kunfrataro
redaktiTiu titolo de kamerlingo estas uzata ankaŭ por kristanaj kunfrataroj, en kiuj li praktikas diversajn taskojn kune kun tiu, origine precipa, de kontrolisto de la financoj.
Notoj
redakti- ↑ Temas pri la kardinalo ŝargita vikarie regi la diocezon anstataŭe de la papo, kaj kiu daŭrigas ofici spite de la morto de la papo.
- ↑ Interesas precipe filatelistojn la poŝtmarka emisiado kun informado pri tiu periodo kaj kun la surskribaĵo "Vaka Seĝo" kaj, latinligve la emisia jaro kaj la stampa apartaĵo.
- ↑ Deceduto prima di ricevere il titolo vedi
- ↑ Nomumita de kontraŭpapo Johano la 23-a.
- ↑ Post la morto de Lorenzo Lauri, papo Pio la 12-a nomumis neniun kamerlingon ĝis sia morto en 1958). Tuj post lia morto la kardinala kolegio nomumis kardinalon Aloisi Masella.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle [1] Arkivigite je 2011-10-30 per la retarkivo Wayback Machine The Cardinals of the Holy Roman Church.6-a de junio 2010
- [2] En cathopedia, reta katolika enciklopedio.
- itale[3][rompita ligilo]