Kamenná Horka
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Svitavy. Pri parto de urbo Krásná Lípa en distrikto Děčín temas artikolo Kamenná Horka (Krásná Lípa).
Municipo Kamenná Horka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 6 km sudoriente de urbo Svitavy, ĉe ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia limo. Vivas ĉi tie 355 loĝantoj (2024).
Kamenná Horka | |||
germane Hermersdorf | |||
municipo | |||
Statuaro de La plej sankta Triunuo antaŭ eksa vendejo, malantaŭe municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kamenná Horka | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵo | Preĝejo de M. Magdalena | ||
Situo | Kamenná Horka | ||
- alteco | 521 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 40″ N 16° 32′ 41″ O / 49.74444 °N, 16.54472 °O (mapo) | ||
Areo | 15,75 km² (1 575 ha) | ||
Loĝantaro | 355 (2024) | ||
Denseco | 22,54 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1270 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 568 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578215 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kamenná Horka | |||
Retpaĝo: kamennahorka | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Svitavy, Sklené, Hradec nad Svitavou, Moravská Třebová kaj Koclířov.
Historio
redaktiVilaĝo Kamenná Horka (germane Hermersdorf) origine temis pri du vilaĝoj - Moravská (Moravia) Kamenná Horka kaj Česká (Bohemia) Kamenná Horka, sed ambaŭ vilaĝoj kuniĝis en la jaro 1953.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 194 |
1880 | 1 163 |
1890 | 1 174 |
1900 | 1 150 |
1910 | 1 078 |
1921 | 1 065 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 095 |
1950 | 496 |
1961 | 386 |
1970 | 367 |
1980 | 332 |
1991 | 312 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 298 |
2014 | 297 |
2016 | 303 |
2017 | 295 |
2018 | 305 |
2019 | 320 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 327 |
2021 | 295 |
2022 | 320 |
2023 | 365 |
2024 | 355 |
Memorindaĵoj
redaktiPreĝejo
redaktiPreĝejo de Sankta Maria Magdalena, origine gotika el la unua duono de 14-a jarcento, estis rekonstruita baroke en la jaro 1749. Ĝi estas ununava, oblonga kun kvadrata presbiterejo, kun sakristio kaj kun oratorio en la dua etaĝo. Antaŭ la okcidenta fronto estas antaŭĉambro. La fenestroj estas duoncirklaj, okcidenta fronto havas en ambaŭ flankoj niĉojn kaj kronas per triangula pinjono kun volutoj. Interne la muroj estas ornamitaj per faskaj pilastroj portantaj partojn de surkolonaĵo. La navo, subĥorejo kaj sakristio estas volbitaj barele kun segmentoj, la presbiterejo kruce, la oratorio estas platplafona, La ĉefaltaro estas frubaroka, el la dua duono de 19-a jarcento, bildo Noli me tangere. Sur la rekta el flankaj altaroj estas statuo de Sankta Istronope kaj bildo de Sankta Prokopio kaj sur la maldekstra altaro estas bildo de Sankta Apolonio el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejo estas Statuo de Bona Paŝtisto sur tegmento. En la navo estas bildo de Bapto de Sanktulo, elstara ĉeĥa kreaĵo el la unua duono de 19-a jarcento, kaj sub ĥorejo bildo de la Sankta Triunuo.
Sonorilejo
redaktiSude de la preĝejo situas malfrugotika prisma sonorilturo kun enirpordego al la tombejo. La sonorilturo devenas el la dua duono de 15-a jarcento. En teretaĝo ĝi estas masonita kun barela traveturejo, la dua etaĝo estas ligna sur lignaj kreneloj, dividita per kvar lignaj kornicoj, la tegmento estas piramidforma.
Ŝtona kruco
redaktiAntaŭ la tombejo troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1836.
Statuaro
redaktiStatuaro de la Sankta Triunuo el la jaro 1757 situas iom fore apud vojkruciĝo.
Pluaj memorindaĵoj
redakti- Detruita baroka paroĥestrejo - okazas sinsekva rekonstruo
- Restoj de konstruaĵoj de estinta libera bieno
- Eta kapeleto en centro de la vilaĝo, en malbona stato
- Kolona humilejo masonita el malgrandaj ŝtonoj situas en kampoj malantaŭ la preĝejo
- Statuo de la Sankta Triunuo apud t.n. paroĥestreja vojo.
- Kelkaj konservitaj belaj bienoj
- Figura tomboŝtono el la jaro 1590 en ekstera flanko de preĝeja muro.
Literaturo
redakti- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.