Insulo
Insulo estas tero ĉirkaŭata de akvo. Tre ofte insuloj estas grupigitaj en insularoj.
Difino
redaktiInsulo estas areo de tero, ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj per akvo de oceanoj, maroj, lagoj kaj riveroj. Insuloj diferencas de kontinentoj laŭ siaj modestaj ampleksoj. Ekzistas solaj insuloj aŭ grupoj de insuloj, t.n. arkipelagoj. Oni distingas insulojn kontinentajn (kiuj apartiĝis de kontinentoj) disde vulkanaj, koralaj k.a.. Estas ankaŭ artefaritaj insuloj.
Geografiaĵoj
redaktiPlej grandaj insuloj
redakti(surfaco, mil kv.km)
Nomo | Surfaco | Nomo | Surfaco |
---|---|---|---|
Gronlando | 2.176 | Britio | 216 |
Nov-Gvineo | 785 | Ellesmere-insulo | 213 |
Borneo | 734 | Viktoria Insulo | 212 |
Madagaskaro | 590 | Sulaveso (Celebeso) | 170 |
Bafina Insulo | 476 | Suda Insulo (Nov-Zelando) | 150 |
Sumatro | 434 | Javo | 127 |
Honŝuo | 227 | Norda Insulo (Nov-Zelando) | 115 |
Plej grandaj insularoj
redakti(surfaco mil kv.km)
Nomo | Areo | Situo |
---|---|---|
Grand-Sunda Insularo | 1500,0 | Hinda Oceano, Javo, Sulavesa, Banda Maroj Brita |
Kanada Arkta Insularo | 1335,5 | Arkta Oceano |
Japana insularo | 370,0 | Pacifiko, Japana k Orient-Ĉina Maroj |
Brita insularo | 325,0 | Atlantiko k Norda Maro |
Filipina insularo | 300,0 | Pacifiko, Filipina maro |
Nov-Zelanda Insularo | 268,7 | Pacifiko, Tasmana maro |
Grandaj Antiloj | 209,0 | Kariba maro |
Malgrand-Sunda insularo | 128,0 | Hinda Oceano, Timora k Banda maroj |
Plej multnombraj insularoj
redaktiAkvelanda Insularo - Stokholma Insularo
Ceteraj gravaj insuloj kaj -aroj
redaktiIrlando – Islando – Svalbardo – Korsiko – Sicilio – Kreto – Hokajdo – Luzono – Mindanao – Timoro – Srilanko – Tajvano – Kipro – Kanaria Insularo – Havaja Insularo – Kubo – Haitio – Jamajko – Porto-Riko - Balearoj - Diaoyu-Insularo – Bioko – Bismarkoj
-
St. Martins en la Scili-insularo
-
La insulo Tenerifo
-
La insulo Kanton en Kiribato, satelita vido
Ekologio
redaktiJu pli aparta estas insulo disde aliaj aŭ disde ĉeftero, des pli grava estas la abundo de endemioj kaj de biodiverseco. Enkonduko de invadaj specioj, plej ofte fare de homoj ĉu vole ĉu nevole, tro ofte damaĝegas la ekologian bonfarton de insuloj. Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes analizas en artikolo de Unesko Kuriero la ciferojn pri abundo de endemioj kaj pri multe pli alta proporcio de formortoj de specioj en apartaj insuloj ol en ĉefteroj, ĉefe fare de invadaj specioj. Foje estas entreprenataj iniciatoj fare de registaraj agentejoj aŭ ekologiismaj asocioj. Statistikaj esploroj povas helpi pritaksi tiujn iniciatojn.[1]
En Esperanto aperis
redakti- Frank van Hertrooij, Paradizoj en la Oceano ĉe la blogo Scivolemo, 14-a de decembro 2020
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Dena R. Spatz kaj Nick D. Holmes, "Insuloj: Fragilaj montrofenestroj de biodiverseco", en Unesko Kuriero, numero 3 de Julio-Septembro 2021, eldonita de El Popola Ĉinio, "Restarigo de viv-diverseco, revivigi vivon", 58 pp. pp. 23-25.
Eksteraj ligiloj
redakti- Difino de insulo
- WYSPA UNDERGROUND
- [1] Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Rehber Ansiklopedisi
- Listo de insuloj Arkivigite je 2008-02-14 per la retarkivo Wayback Machine