Ilona Durigó
Ilona Durigó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Durigó Ilona estis hungara operkantisto, oratorikantisto (mezosoprano, aldo), altlerneja instruisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis Kasics Ozmánné aŭ Kasicsné Durigo Ilona.
Ilona Durigó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Durigó Ilona |
Naskiĝo | la 13-an de majo 1881 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 25-an de decembro 1943 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 7/9-1-182 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Tibor Kasics (en) |
Parencoj | Kaspar Kasics (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | concert singer (en) voĉa instruisto |
Ilona Durigó [1] naskiĝis la 13-an de majo 1881 en Budapeŝto, ŝi mortis la 25-an de decembro 1943 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIlona Durigó studis en Muzikakademio de Budapeŝto. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Árpád Szendy, Kálmán Chován, Jozefa Maleczkyné Ellinger. Post Budapeŝto ŝi lernis en konservatorio de Vieno, poste en Frankfurto ĉe Majno de Julius Stockhausen, fine en Berlino de Etelka Gerster. Ekde la fruaj 1900-aj jaroj ŝi komencis kantadi en koncertoj en sia naskiĝurbo. En 1906 ŝi faris eŭropan turneon kun Paula Braun. En 1912 ŝi kantadis en Népopera, en la sekva jaro en Reĝa Operejo de Budapeŝto, baldaŭ en Frankfurto kaj Bazelo. En 1921 Volkmar Andreae invitis ŝin instrui en konservatorio de Zuriko, sed ŝi samtempe kantadis en koncertoj. Ekde 1938 ŝi instruis en Muzikakademio de Budapeŝto.
El ŝia repertuaro
redakti- Christoph Willibald von Gluck: Orfeo ed Euridice — Orfeo
- diversaj kantoj (Johann Sebastian Bach, Franz Schubert, Gustav Mahler, Béla Bartók, ktp)
- diversaj oratorioj
Ŝiaj disĉiploj (elekto)
redaktiFontoj
redakti- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ruslingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio