Herman Boucon
franca instruisto kaj esperantisto
Herman BOUCON (bukon), franco, profesoro. Naskiĝis en la 4-a de oktobro 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). Esperantisto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj Boucon fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Gramatikisto, li batalis energie kontraŭ reformemuloj.
Herman Boucon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1856 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto instruisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 6363 |
Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj per "H. B.". Lia rakonto Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo aperis en la kolekto Laŭroj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoj (1930). Membro de la Lingva Komitato (LK) de 1909 ĝis minimume 1929 (vd. tiujaran jarlibron de UEA).
Verkoj
redakti- Humoraĵoj. Eld. Oskar Ziegler & K°, Oberfranken, 1919, 16 paĝoj 14 X 10,5 cm.
|
- Kleraj virinoj, Molière, UFE, Parizo, 1992, tradukis H. Boucon.[1]
Referencoj
redakti