Henri Barbusse
Henri BARBUSSE [barbüs], esperante Henriko Barbuso (naskiĝis la 17-an de majo 1873 en Asnières-sur-Seine, mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.
Henri Barbusse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henri Barbusse | |||||
Naskonomo | Adrien Gustave Henri Barbusse | ||||
Naskiĝo | 17-an de majo 1873 en Asnières-sur-Seine, Francio | ||||
Morto | 30-an de aŭgusto 1935 (62-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 97 Grave of Henri Barbusse (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio (1923–) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hélyonne Mendès (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto pentristo poeto romanisto scenaristo biografo ĵurnalisto historiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Under Fire vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Unue ligita kun la simbolismanoj, post la unua mondmilito li fariĝis pacifisto kaj komunisto.
Barbusse kaj Esperanto
redaktiBarbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon.
Li estis honora prezidanto de la 1-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj amiko de la laborista Esperanto-movado. En 1921 li verkis artikolon en Esperantista Laboristo.
Verkoj
redakti- Nous autres (Ni), novelaro, junio 1914, psikologiaj kaj pri morto, suferoj, kompatplena.
- L'Enfer, romano, 1908.
- Le Feu (Subpafe), romano pri la milito, 1915, lia plej konata verko
- Clarté (Eklumo), romano pri la milito, 1919, sed multe pli riĉa, kaj kun pli da libereco da esprimo, ol la unua, lia plej bona libro.
- La Lueur dans l'Abîme (Eklumo en la Abismo), 1920.
Rete legebla en Esperanto
redakti- "Patrino", novelo el Ni pri malkovro de vivantula frateco per hororeco de morto
Eksteraj ligiloj
redakti
|
- Terres d'écrivains.
- Franclingva antaŭparolo al la Racia Kurso (1921), el la sesa reeldono de SAT-Amikaro (1946).
- Pierre Michel, Octave Mirbeau, Henri Barbusse et l’enfer Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine.
- Liberpensuloj