Hamm
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
Hamm estas urbo en la orienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Sudokcidente de Hamm troviĝas la urbo Dortmund. Fine de decembro 2022 la urbo havis 180 849 loĝantojn.
Hamm | ||||||
| ||||||
urbego • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0209 | |||||
Poŝtkodo | 45879-45899 | |||||
Aŭtomobila kodo | HAM | |||||
Oficiala Municipokodo | 05915000 | |||||
NUTS | DEA54 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Thomas Hunsteger-Petermann | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Heuss-Platz 16 59065 Hamm | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 180849 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 40′ N, 7° 49′ O (mapo)51.6666666666677.8166666666667Koordinatoj: 51° 40′ N, 7° 49′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 48 m | |||||
Areo | 104,94 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.hamm.de/ | |||||
Vidindaĵoj
redakti- Kastelo Hessen estas kastelo borde de la rivero Lippe en okcidenta Germanio. La ĉefa kastela konstruaĵo estas el brikoj, ĝia plej specifa ero estas du ŝtuparaj gabloj de kastela turo 30 metrojn alta.
- Ruinoj de la Kastelo Mark estas pereinta mezepoka fortikaĵo en Hamm-Mark kaj estis posedaĵo de la Grafoj de Berg-Altena. Kiel unua grafo Adolfo la 1-a de Mark faris la kastelon sia sidejo kaj sin nomis laŭ ĝi comes de Marca (ankaŭ: comes be Marka) resp. modernaj Grafoj de la Marko. Ekde la 3-a de aprilo 1990 la tereno nun nomata „Kastelaltaĵo Mark“ estas kategoriigita kiel landa monumento. Nuntempe estas parko.
- Maximilianpark estas la amuzparko en Werrieso. La parko estas vizitita ĉiujare de proksimume 350.000 personoj.
- Sri-Kamadchi-Ampal-Tempel estas templo, kiu estis inaŭgurita en julio 7 de 2002. Li estas la sola templo de la diino Kamakshi ekster Hindio.
- Bestoĝardeno estas en Grünstraße 150. La zoo de Hamm tenis je la 1a de Januaro 2014 totalon de 539 bestoj.
- Muziklernejo de Hamm estis fondita la 1an de Februaro 1940. 91 muzikinstruistoj laboras ĉe la muziklernejo.
- Franciscana monaĥejo Hamm estis fondita en 1455 fare de grafo Gerhard de la Marko por Hamm.
- La katolika preĝejo de St Agnes situas en la Mitte distrikto kaj estas ekde 1985 sub monumento protekto.
- Stacidomo de Hamm proponas ĉiutagajn servojn tie per ĉirkaŭ 350 trajnoj en longdistanca kaj loka trafiko.
distriktoj
redakti- Hamm-Mitte: la urbocentro
- Hamm-Uentrop: Kurpark, Mark, Braam, Werrieso, Geithe, Ostwennemar, Norddinker, Vöckinghausen, Frielinghausen, Uentrop centro
- Hamm-Rhynern: Berge, Westtünnen, Westtünnen östlich des Heidewegs, Rhynern centro, Osttünnen, Freiske, Osterflierich, Wambeln, Allen, Süddinker
- Hamm-Pelkum: Daberg, Lohauserholz, Selmigerheide/Weetfeld, Zechensiedlung, Harringholz, Pelkum centro, Westerheide, Lerche
- Hamm-Herringen: Westenfeldmark, Ostfeld, Heidhof, Herringen centro, Nordherringen, Herringer Heide, Sandbochum
- Hamm-Bockum-Hövel: Okcidenta Nordenfeldmark, Hövel centro, norda Hövel, Hövel-Radbod, Bockum, Barsen, la Nordo de Hamm, Holsen, Geinegge, Hölte
- Hamm-Heesen: Orienta Nordenfeldmark, Mattenbecke, Zeche-Sachsen, Heessener Gartenstadt, Heessener vilaĝo, Westhusen, Dasbeck, Frielick
Partneraj urboj
redakti- Neufchâteau (Francio), ekde 1967
- Santa Monica, Kalifornio (Usono), ekde 1969
- Bradford (Britio), ekde 1976
- Chattanooga, Tenesio (Usono), ekde 1977
- Mazatlán (Meksiko), ekde 1978
- Toul (Francio), ekde 1987
- Oranienburg (Brandenburgio), ekde 1990
- Kalisz (Pollando), ekde 1991
- Afyon (Turkio), ekde 2007
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- urbaj paĝoj por junuloj (germanlingvaj) Arkivigite je 2006-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- urba vikipedio (germanlingva) Arkivigite je 2010-08-05 per la retarkivo Wayback Machine