[go: up one dir, main page]

Grandprinclando Litovio

parte tre ampleksa regno en orienta kaj centra Eŭropo inter 1236 ĝis 1795
(Alidirektita el Granda Duklando Litva)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 1 jun. 2024.

La Grandprinclando LitovioLitvo aŭ kelkfoje Grandduklando Litovio[1] ofte mallongigite LDK,rutene Великое Князство Литовъское, Руское, Жомоитъское, latine Magnus Ducatus Lituaniae, en mezepoka literatura litova lingvo Didi Kunigystė Lietuvosbeloruse Вялікае Княства Літоўскае, "Vialikaje Kniastva Litoŭskaje", litove Lietuvos Didžioji Kunigaikštystė, ukraine Велике Князівство Литовське, "Velike Knjazivstvo Litovske", pole Wielkie Księstwo Litewskie, ruse Великое Княжество Литовское, "Vjelikoje Knjaĵestvo Litovskoje") feŭda eŭropa mezepoka ŝtato, kiu plene kovris teritorion de nuntempaj Belarusio, Litovio kaj ankaŭ parte de Ukrainio(Kijiva, Ĉernihiva, Valina regionoj), Rusio(Smolenska regiono) kaj Pollando (Podlaĥio ĝis 1569-a jaro). Dum la tempo de sia plej granda amplekso, dum la 15-a jarcento, ĝi estis la plej larĝa ŝtato en Eŭropo.[2]

Grandprinclando Litovio
Origina nomo:
Великое Князство Литовъское, Руское, Жомоитъское, Magnus Ducatus Lithuaniae, Wielkie Księstwo Litewskie
 Reĝlando Litovio
 baltoj
 Kieva Regno
 Reĝlando Rutenio
12361795 Rusia Imperio 
Reĝlando Prusio 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
La Grandprinclando Litovio en la 17-a jarcento
La Grandprinclando Litovio en la 17-a jarcento
Ĉefurbo:
Navahrudak, Voruta (hipoteza; ekde 1240)
Trakai (ĉ. 1321–1323)
Vilnius (ekde 1323)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
3 500 000
litova, rutena, pola, latina, germana (pli vidu tekste)
paganismo (antaŭ 1250; 1263–1387), katolikismo (1251–1263; ekde 1387), Eastern Orthodox orienta ortodoksismo
Ŝtat-strukturo
Hereda monarkio (1230–1572), elekta monarkio (1572–1795)
Lithuanian long currency • Groŝopola zloto
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando Litovio Reĝlando Litovio
baltoj baltoj
Kieva Regno Kieva Regno
Reĝlando Rutenio Reĝlando Rutenio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
Reĝlando Pollando (1385–1569)

Grand Duchy of Lithuania–Kingdom of Poland relations

vdr
La teritorio de la Pola-Litova Unio tio estas Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Historio

    redakti
      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua statuto de Litovio.

    La ŝtata genezo de la Granda Princlando restas tempo de sciencaj kaj ideologiaj diskutoj. Ĝi estiĝis en la mezo de la XIII jarcento sur la nunaj litovaj kaj belarusaj terenoj de la supra kaj meza Nemanio kiel rezulto de sintezo de paganaj baltaj triboj kaj slava loĝantaro de iama Kijiva Regno en la konsekvencoj de konstanta minaco pro mongola kaj krucmilitista agreso.

    En la 1253-a jaro litova reĝo Mindaŭgo kristaniĝis en katolikismo kaj estis kronigita kiel litva reĝo, sed baldaŭ rifuzis katolikismon tiel rifuzante ankaŭ la titolon kaj revenis al paganismo. Paganeco de multaj anoj de la loĝantaro de la ŝtato inkluzive la regantojn estis preteksto de la konstantaj krucmilitoj de la Teŭtona kaj Livona kavaliraj ordenoj. La multetna ŝtato multe plivastiĝis dum la rego de Gedimino kaj lia filo Algerdo. Heredanto de Algerdo Jogajlo subskribis la krevan union en la jaro 1385, kiu okazigis multajn ŝanĝojn en la Granda Princlando, oficiale ĉiuj paganoj estis kristanigitaj kaj estis kreita la dinastia unio inter Granda Princlando de Litvo kaj Pola Reĝlando.

    Regado de Vitaŭto la Granda estas konsiderata kiel ora epoko de de Litvo. En 1410 la Teŭtona Ordeno estis frakasita en la Batalo de Grunvaldo. Post la morto de Vitaŭto la rilatoj inter Pollando kaj Litvo malboniĝis. Nobeluloj de Litvo kiel familio de Radziviloj provis nuligi la union, sed malsukcesaj militoj kontraŭ Moskva Princlando ne lasis rompi ĝin.

    Post la Lublina Unio de 1569 estis kreita tiel nomata Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Ene de tiu konfederacio Litvo konservis sian politikan aŭtonomion kaj havis apartajn registaron, simbolojn, leĝojn, armeon kaj ŝtatan trezorejon.

    Dum la tri dividoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj(1772, 1793, 1795) la plej granda parto de GDL estis aneksita de Rusia Imperio, malgranda parto ankaŭ estis aneksita de Prusio kaj Aŭstrio. Oficiale la Granda Princlando ĉesis sian ekzistadon en 1795, sed ne tute malaperis el la eŭropa politiko: en la 19-a jarcento ne unufoje aperis projektoj de renaskiĝo de GDL kaj kelkaj modernaj naciaj ŝtatoj en la nova epoko devenis de ĝi komencon de sia ŝtateco. La Granda Princlando de Litvo estis multetna kaj multkonfesia ŝtato kun granda diverseco de lingvoj, religioj kaj kultura heredaĵo.

    Lingva kaj etna situacio

    redakti

    Granda Princlando de Litvo estis multetna ŝtato, kio sekvas el malhomogeneco de ĝiaj terenoj. Malgraŭ ke la reganta dinastio komence havis baltan devenon, la plejmulto de la loĝantaro, kiu formis la etnokulturan fundamenton de la Princlando konsistigis slavoj kaj parte baltoj. Loĝantoj de la Granda Princlando de Litvo ankaŭ estis poloj, germanoj, litvaj tataroj, judoj, malgrandaj grupoj de skotoj, armenoj, italoj, hungaroj kaj anoj de aliaj popoloj. La oficiala lingvo de dokumentado estis plejparte la rutena lingvo(ankaŭ konata kiel la malnovbelarusa/malnovukraina) de kiu poste disvolviĝis la nunaj belarusa kaj ukraina lingvoj. Ĝi restis la oficiala ŝtatlingvo ĝis 1696, kiam estis anstatŭigita de la pola. Ankaŭ kiel skribaj lingvoj de la Princlando estis uzataj la slavona, la latina kaj pli rare la litova, la germana, la tatara kaj karaimalingvoj. La litova lingvo estis vaste uzata kiel parola lingvo plejparte inter etnaj litovoj, sed dum longa tempo ne havis sian skribon. Anoj de la litvaj elitoj perceptis tekstojn skribitajn en la rutena kiel skribitajn en sia denaska lingvo. La statuso de la rutena lingvo estis ankaŭ fitmigita en la Statutoj de Litvo — aro de leĝoj, kiu estis la bazo de la jura sistemo de la ŝtato

     
    Statuto de Litvo 1588 en la rutena lingvo



     
    Panegiro al Sigismondo la 3-a Vasa en la litova lingvo 1588




    La vorto "Litvo" en Esperanto

    redakti
     
    Magnus Ducatus Lithuania, Tobias Lotter, 1780

    Oni devas distingi inter Litvo kaj Litovio. Laŭ PIV Litvo"ampleksis Litovion, Belarusion kaj Ukrainion, kaj ĝis 1795 estis unuigita kun Pollando". PIV difinas ankaŭ litvanojn("loĝantaro de tiu iama regno, kiu ĝis 1915 restis, sendependa de la Pola Reĝlando, sub rusa regado") kaj donas tre instruanekzemplon : "Zamenhof estis Litvano, sed ne litovo.

    Litvo! Patrujo mia! simila al sano, Vian grandan valoronekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras . . . Al montetojarbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njementiriĝantaj

    Komenco de la poemo ''Sinjoro Tadeo'' de Adam Mickeviĉ enEsperanta traduko de Antoni Grobovski. La poeto naskiĝinta ennuntempa regiono de okcidenta Belarusio per la vorto "Litvo"(pole Litwa) implicas la tutan iaman mezepokan landon, kiun li konsideris sia patrujo.

    Vidu ankaŭ

    redakti

    Referencoj

    redakti
    1. Noto: vidu sub Diskuto-paĝo.
    2. R. Bideleux. A History de Eastern Europe: Crisis and Change. Routledge, 1998. p. 122

    Eksteraj ligiloj

    redakti