Galaroza
Galaroza estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Temas pri montara vilaĝo. Ĝi famas pro la kvalito de la akvo kaj la manfarado el ligno. Ĝi havas du submunicipojn nome Navahermosa (Bela altokampo) kaj Las Chinas (La ĉininoj).
Galaroza | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21291 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Sosa Muñiz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 618 (2009) | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 56′ N, 6° 42′ U (mapo)37.927777777778-6.7083333333333Koordinatoj: 37° 56′ N, 6° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 564 m [+] | ||
Areo | 22 km² (2 200 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Galaroza [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas cachoneros. La censita populacio en 2009 estis 1618 loĝantoj kaj la denseco estas 73,55 loĝ./km².
Situo
redaktiGalaroza estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj norda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 564 m; je 117 km el Onubo, provinca ĉefurbo.
La areo de ties teritorio estas de 22 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°55′40″N 6°42′30″Ok.
Historio
redaktiOni ne trovis restojn kiuj pruvas prahistoriajn setlantojn. La deveno de la setlejo ŝajne estas islama, ĉar la origino de la toponimo povus veni el Al-Jaroza, kun diversaj interpretadoj: Valo de la Rozoj, Valo de la Fraŭlinoj aŭ Valo de la Edzino. Legendo rakontas pri la perdo en la arbaro de la berbera princo Ismail serĉe de virino el kiu li enamiĝis.
Kiel la tuta komarko tiu teritorio estis okupata de islamanoj inter la 8-a kaj 12-a jarcentoj. Dum la 13-a jarcento la teritorio estos alterne de Portugalio kaj de Kastilio ĝis kiam en 1267 laŭ la Traktato de Badajoz ĝi aliĝis al Regno de Kastilio definitivamente.
Dum la Mezepoko ĝi apartenis al la jurisdikcio de Aracena, de kie sendependiĝis en 1553. En tiu epoko Galaroza enhavis la domarojn de Fuenteheridos, Las Vegas, Corte Brullo kaj Las Cañadas, krom la aktualaj: Navahermosa kaj Las Chinas.
En 1594 Galaroza formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 290 impostopagantajn anojn.[1]
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado (porkoproduktaĵoj).
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo de la Purísima Concepción. 17-a jarcento
- Ermitejo de Sankta Sebastiano (El Carmen). 18-a jarcento
- Ermitejo de Sankta Brigida. 14-a jarcento
- Fonto de la Dekdu Ŝprucoj. 1898
Referencoj
redakti- ↑ Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16-a jarcento
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.galaroza.org
- Galaroza.com Arkivigite je 2014-10-04 per la retarkivo Wayback Machine - Informo pri turismo, historio, festoj, tradicioj, gastronomio, situo...
- Galaroza Arkivigite je 2006-02-02 per la retarkivo Wayback Machine - Sistemo de Informaro de Andaluzio
- Guía de Galaroza (Huelva) Arkivigite je 2009-01-21 per la retarkivo Wayback Machine - Gvidilo de la Sierra de Huelva - Galaroza
- Vojo Ribera de Jabugo en la municipa teritorio de Galaroza
- Distrejo El Talenque en la municipa teritorio de Galaroza