Etano
kemia kombinaĵo
Etano estas alifata hidrokarbonido, alkano.
Sumoformulo: C2H6,
Konstruformulo: H3C-CH3
Strukturformulo:
Etano estas en normalaj kondiĉoj senkolora kaj senodora gaso. Tio estas krom metano ĉefa parto de la tergaso.
Ĝi forbruliĝas en idealaj kondiĉoj kun oksigeno al karbon-dioksido kaj akvo.
Etano uzatas kun tergaso por hejtado, varmigado. Tio servas ankaŭ kiel bazmaterialo por la sintezo de eteno, aceto kaj aliaj kemiaj kombinaĵoj.