Digrafo
Digrafo aŭ digramo[1] estas kunigo de du al pli literoj por reprezenti unu nuran fonemon. En naturaj lingvoj digrafo estas tre oftaj. Ekzemple, por reprezenti la sonon ĉ estas la angla kaj hispana ch, la franca kaj portugala tch, la germana tsch, kaj anstataŭ ŝ estas digrafo angla sh, franca kaj portugala ch, kaj germana sch, do ne aparte prononcataj s kaj h, nek s, c, kaj h, sed prononcata kiel la Esperanta /ŝ/.
Plej ofte, digrafoj reprezentas konsonantojn, sed foje vokaloj estas reprezentataj de digrafoj, kiel ou (/u/) en la franca lingvo aŭ ie (/i/) en la germana. Simile, ee, en la angla, estas prononcata kiel Esperanta /i/.
Lingvoj uzas digramojn aŭ diakritajn signojn, kiam ili uzas alfabeton, kiu origine estis uzata de lingvo, kiu ne konas tiajn sonojn. Ekzemplo estas Esperanto uzante la latinan alfabeton, kiu ne konas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. Ankaŭ vidu artikolon Esperanta alfabeto.
Ekzemploj de digrafoj en kelkaj lingvoj
redakti- Malnova greka:
- ει (ei) = [ɛ] (?)
- ου (ou) = [u] (?)
- Nova greka:
- αι (ai) = [ɛ]
- ει (ei) = [i]
- γκ (gk) = [g]
- μπ (mp) = [b]
- ντ (nt) = [d]
- οι (oi) = [i]
- ου (ou) = [u]
- Hispana:
- ch = ĉ [ʧ]
- gu = [g]
- ll = [j]
- qu = [k]
- rr = [r] forta kaj vibranta ro, nur uzata inter du vokaloj
Anstataŭa skribmaniero
redaktiLaŭ la Fundamento de Esperanto kelkaj diakritaj literoj, konataj ankaŭ kiel ĉapelitaj literoj, povas esti anstataŭigataj pro teknikaj malfaciloj per digramoj uzantaj la literon "h". Nun estas multe pli populare en komputilaj rondoj uzi anstataŭe la literon "x" (la Akademio de Esperanto en sia informilo de 2007-01-21 deklaris, ke skribsistemon uzatan nur pro teknikaj restriktoj oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan). Tiuj ĉi sistemoj nomiĝas H-sistemo kaj X-sistemo respektive.
Ĉapelita litero | H-sistema litero | X-sistema litero |
---|---|---|
ĉ | ch | cx |
ĝ | gh | gx |
ĥ | hh | hx |
ĵ | jh | jx |
ŝ | sh | sx |
ŭ | u | ux |
Laŭ la h-konvencio, nur ŭ senkompense perdas sian diakritan signon.