Delfinidino
Delfinidino | ||||
Kemia strukturo de la delfinidino | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Delfinidino | ||||
La pigmentoj de la bluaj floroj de la Delphinium consolida estis unue izolita en 1915 far Willstätter kaj Meig. | ||||
Fizikaj proprecoj | ||||
Kemia formulo | ||||
ChemSpider kodo | 114185 | |||
PubChem-kodo | 68245 | |||
Smiles
| ||||
Molmaso | 338,697 g mol−1 | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H301, H311, H331, H370 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P260, P262, P280, P301, P310, P311 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Delfinidino estas natura kemia komponaĵo, apartenanta al la familio de la antocianidinoj, iu primara vegetala pigmento, kaj ankaŭ kontraŭoksidiganto. La delfinidino doans la blutonojn al floroj de la genro Viola kaj Delphinium. Ĝi same donas la koloron blu-ruĝan al pluraj specioj da vinberoj kaj troviĝas en oksikokoj kaj ankaŭ en Granatujoj. Delfinidino, samkiel aliaj antocianidinoj estas pH-sensiva, kaj ŝanĝas koloron el ruĝa en acidaj solvaĵoj al blua en baza solvaĵo.
Ecoj
redaktiLa delfinidino partoprenas, kune kun la cianidinoj, pelargonidinoj, malvidinoj, peonidinoj, kaj la petunidinoj, en la ĉefaj antocianidinoj trovataj en naturo. En ĉi-grupo, ĝi karakteriziĝas pro la ĉeesto de tri hidroksilaj grupiĝoj en la pozicioj 3, 4 kaj 5 sur aromata ringo.
Kaŭze de ĝia flaviliuma nukleo, la delfinidinoj posedas fortan reakciemon kun la nukleofilaj radikaloj[1], kaj estas molekuloj relative malstabilaj kaj do, praktike neekzistantaj laŭ ties liberformo en la vegetalaj histoj. La aldono de iu glukozido al ĝia strukturo donas stabilecon kaj solveblecon al la grupo. La heterozidoj[2] estigitaj per kondensiĝo de unu delfinidino kaj unu ozo apartenas al la familio de la antocianozidoj, kiuj rilatas al vasta gamo da koloraj pigmentoj.
La delfinidinoj estis unuafoje izolitaj per hidrolizo, en 1915, en la petaloj blupurpuraj de la Delphinium consolida, specio klasita en la genro Consolida regalis Gray, far la pioniroj en la analizo pri florpigmentoj, Richard Willstätter (1872-1942) kaj Meig.
Literaturo
redakti- Comprehensive Natural Products II: Chemistry and Biology: 10 Volume Set
- Wine Chemistry and Biochemistry, M. Victoria Moreno-Arribas, Carmen Polo
- Principles of Food Chemistry, John M. deMan
- Structure and Chemistry (Part F), Volume 20, Atta-ur-Rahman
- Issues in Biochemistry and Geochemistry: 2011 Edition
- Basic Food Chemistry, Frank Lee
- Fortschritte der Chemie Organischer Naturstoffe / Progress in the Chemistry ...
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Nukleofilaj radikaloj estas kemia funkcia grupo kiu donas elektronparon al iu elektrofila nukleo por estigi kemian ligon rilate al iu reakcio.
- ↑ Heterozidoj estas kemiaj substancoj estigitaj per kuniĝo de glucidomolekuloj kaj alia kombinaĵo ne glucida.