Ardeoj
Ardeoj estas vadbirdoj de familio Ardeedoj. Foje tiu ĉi nomigo utilas por ĉiu birdo de tiu familio. Tamen pli taŭga estas la uzo de tiu nomado por la membroj de la genro Ardea, kiu enhavas almenaŭ 11 speciojn. Krome aliaj 3 specioj estas ordigataj ĉu ankaŭ en tiu genro ĉu en genro Egretta kaj pro tio ili estas nomitaj egretoj.
Ardeoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Temas pri altaj birdoj kun longaj pintaj bekoj kaj kruroj. La ĉefa diferendiga eco estas ke ĉiu faldas sian kolon dumfluge (laŭ S-formo). Kelkaj havas specifajn tufplumaron ĉekape aŭ ĉekole. Bekoj kaj kruroj povas kolorŝanĝi dum la periodo pariĝada. Ambaŭ seksoj estas similaj escepte pri la malgranda botaŭro Ixobrychus minutus. Ili nestas en arbaj kolonioj aŭ inter kareksaro laŭ la specio. Ili vivas en akvaj regionoj ĉelagaj, ĉeriveraj, ĉemarĉaj, ktp.
- Genro: Ardea
- Ardea herodias (Blucindra ardeo)
- Ardea cinerea (Griza ardeo)
- Ardea goliath (Goliata ardeo, giganta ardeo)
- Ardea cocoi (Kokoia ardeo)
- Ardea pacifica (Pacifika ardeo)
- Ardea melanocephala (Nigrakapa ardeo)
- Ardea humbloti (Madagaskara ardeo)
- Ardea insignis (Blankventra ardeo)
- Ardea sumatrana (Sumatra ardeo)
- Ardea purpurea (Purpura ardeo)
- Ardea alba (Blanka ardeo)
- Ardea picata aŭ Egretta picata (Makula ardeo aŭ egreto)
- Ardea intermedia aŭ Egretta intermedia (Intermeza ardeo aŭ egreto)
- Ardea eulophotes aŭ Egretta eulophotes (Ĉina ardeo aŭ egreto)
- Genro: Pilherodius
- Pilherodius pileatus (Ĉapelita ardeo)
- Genro: Butorides
- Butorides virescens (Verda ardeo)
- Butorides striatus aŭ Ardea striatus (Stria ardeo)
- Genro: Ardeola
- Ardeola grayii (Hindia ardeo)
- Ardeola ralloides (Ralardeo)
- Ardeola bacchus (Ĉina ralardeo)
- Ardeola speciosa (Indonezia ralardeo)
- Ardeola idae (Madagaskara ralardeo)
- Ardeola rufiventris (Ruĝventra ralardeo)