[go: up one dir, main page]

Apalit - tagaloge Lungsod ng Apalit - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango.

Apalit
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 2016
Demografio
Loĝantaro 117 160  (2020) [+]
Loĝdenso 1 906 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 57′ N, 120° 46′ O (mapo)14.949561111111120.75869166667Koordinatoj: 14° 57′ N, 120° 46′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 61,47 km² (6 147 ha) [+]
Apalit (Filipinoj)
Apalit (Filipinoj)
DEC
Situo de Apalit

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Apalit [+]
vdr
Urbodomo de Apalit

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Apalit kuŝas sur ebenaĵo laŭ rivero, la mara golfo estas proksime [1]. Meksikurbo (Filipinoj) troviĝas 13, Guagua 15, Lubao kaj la provinca sidejo San Fernando (Filipinoj) po 18, Angeles 29, Kezonurbo 44, ĉefurbo Manilo 47 kilometrojn (aere) [2].

 
Kolegio en Apalit

Historio

redakti

Apalit unue estis establita kiel unu el la misiaj kapeloj supozeble en 1597. Post longa hispana dominado Apalit travivis usonan, poste japanan dominadon. Ĉirkaŭ 2010 Apalit atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).

 
Preĝejo en Apalit (1590)

Religio kaj eduko

redakti

En Apalit vivas kristanoj plejparte kun plimulto de katolikoj. Ankaŭ metodismaj preĝejoj funkcias.

Krom la elementa kaj mezlerneja edukado Apalit havas instituton kaj kolegion.

Trafiko

redakti

Apalit iam havis fervojan kontakton kun Manilo, sed la reloj estas malkonstruitaj. La urbego havas trairan vojon el San Fernando kaj malgravajn flankovojojn. Ene de Apalit oni uzas triciklojn, busetojn kaj aŭtobusojn.

Klimato

redakti

La klimato de Apalit estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 792 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, inter majo-oktobro ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans