Albert Hofmann
Albert HOFMANN (11-a de januaro 1906, Baden — 29-a de aprilo 2008, Burg im Leimental) estis svisa kemiisto, plej famkonata pro la malkovro de LSD.
Albert Hofmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1906 en Baden |
Morto | 29-an de aprilo 2008 (102-jaraĝa) en Burg im Leimental |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Universitato de Zuriko |
Familio | |
Edz(in)o | Anita Hofmann (en) |
Okupo | |
Okupo | kemiisto verkisto de nefikcio |
En 1938 serĉante medikamenton por sangocirkulado li laboris pri derivaĵoj de lizerga acido, substanco el ergoto, kiu havas sangohaltigan efikon kaj estas uzata ekzemple post naskoj. Bestoj ricevintaj la substancon LSD-25 montris nur maltrankviliĝon. En dua serio, kvin jarojn poste, la 16-an de aprilo 1943, dum li studis denove la substancon li hazarde absorbis malgrandan kvanton de la medikamento tra siaj fingropintoj kaj malkovris ĝiajn potencajn efikojn. Li decidis fari mem-eksperimenton per iom pli granda dozo, la 19-an de aprilo 1943, kies protokolo tre famiĝis:
|
Poste li priskribas halucinaciojn kaj kolorviziojn:
|
LSD estis komence surmerkatigata kiel medikamento psikoterapia por trakti alkoholismon kaj seksmisfunkcion.
Hofmann daŭre prenis malgrandajn dozojn de LSD dum multe de sia vivo, kaj ĉiam esperis trovi uzon por ĝi. En sia memoraĵo, li emfazis ĝin kiel "sanktan drogon": "Mi vidas la veran gravecon de LSD en la ebleco provizi materialan helpon al meditado celanta la mistikan sperton de pli profunda, ampleksa realeco." tamen, post la populariĝo de la drogo por celoj nemedicinaj, Hofmann nomis LSD sian problemfilon. Li koncedis, ke ĝi povus esti danĝera se misuzata, ĉar relative alta dozo de 500 mikrogramoj havos ekstreme potencan psikoaktivan efikon, precipe se administrita al unuafoja uzanto sen taŭga superrigardo.
En la 1960-aj jaroj LSD estas malpermesata de plej multaj registaroj.
La 29-an de aprilo 2008 Albert Hofmann mortis pro korinfarkto en sia domo en aĝo de 102 jaroj.
Bibliografio
redakti- Wasson, Robert Gordon / Hofmann, Albert / Ruck, Carl A. P. (1978): The Road to Eleusis: Unveiling the Secret of the Mysteries (Ethno-Mycological Studies, No. 4). Harcourt. ISBN 0-15-177872-8
- Schultes, Richard Evans / Hofmann, Albert (1980): Plants of the Gods: Origins of Hallucinogenic Use. Random House / Arrow. ISBN 0-09-141600-0
- Hofmann, Albert (1981): LSD, My Problem Child. McGraw-Hill. ISBN 0-07-029325-2
- Hofmann, Albert (2001): LSD - Mein Sorgenkind. Klett-Cotta. ISBN 3-608-94300-5
Eksteraj ligiloj
redakti- Fondaĵo Albert Hofmann
- Albert Hofmann: LSD - My problem Child. – kompleta teksto, enrete Arkivigite je 2005-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Zauberpilz (Albert Hofmann: LSD, My Problem Child. – outra fonte online)
- Stain Blue press: "Profilo de Albert Hofmann "
- SwissInfo: Arkivigite je 2003-07-02 per la retarkivo Wayback Machine "Colourful moments with the man who invented LSD" – 11 Jan 2001
- MAPS: "Stanislav Grof intervjuas D-ron Albert Hofmann" – 1984)
- psychedelic.ch: Arkivigite je 2008-01-01 per la retarkivo Wayback Machine "Drogen und Drogen" [Drogoj kaj drogoj] – video-intervjuo germane
- Kolekto Albert Hofmann: "LSD and Psilocybin-related Papers"