Akaa
urba komunumo en Finnlando
Akaa estas urba komunumo en Finnlando en suda parto de la provinco Pirkanmaa. La urbo ekestis komence de la jaro 2007, kiam Toijala kaj Viiala unuiĝis. La urbo prenis nomon Akaa el antaŭa komunumo Akaa, kiu estis plejparte en sama areo antaŭ la jaro 1946. En 2011 kiel tria loĝloka centro aliĝis la eksa najbara komunumo Kylmäkoski, kiu ankaŭ ĝi inkludis parton de la eksa komunumo Akaa. La areo de la urbo estas 293,26 km², el kio 21,26 km² estas akvo. La 31-an de decembro 2020 havis la urbo 16 393 loĝantojn. En Akaa estas granda fabrikado de populara deserto mämmi. La nuna urbestro de Akaa estas Antti Peltola.
Akaa | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto komunumo urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Provinco | Pirkanmaa | ||||
Eksa gubernio | Okcidenta Finnlando | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 405 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 56 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 61° 10′ N, 23° 52′ O (mapo)61.16666666666723.868055555556Koordinatoj: 61° 10′ N, 23° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 82 m [+] | ||||
Areo | 293,26 km² (29 326 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Akaa [+] | |||||