[go: up one dir, main page]

Aiwo (malofte Aiue, antaŭe Yangor) estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro en la okcidenta parto de la insulo. Ĝi estas banata de la Pacifika Oceano kaj najbaras al la distriktoj Buada, Boe kaj Denigomodu. En 2007 havis loĝantaron de 1.100 loĝantoj. Ĉar Nauro ne havas ĉefurbon, Aiwo estas kelkfoje nomata kiel oficiala ĉefurbo, kvankam tio okazas pli ofte al Jareno.

Aiwo
Distrikto
distrikto de Nauro [+]

LandoNauro

Supermara alteco26 m [+]
- koordinatoj1° S, 167° O (mapo)-0.53166.91166666667Koordinatoj: 1° S, 167° O (mapo) [+]
Akvokolektejo1,1 km² (110 ha) [+]
Areo1,1 km² (110 ha) [+]

Loĝantaro1 300 [+] (2004)
Denseco1 181,82 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2NR-01

Aiwo (Tero)
Aiwo (Tero)
Lokiĝo de la distrikto

Aiwo (Nauro)
Aiwo (Nauro)
DEC

Map
Aiwo
Vikimedia Komunejo:  Aiwo [+]
vdr

En tiu ĉi distrikto troviĝas:

  • La Aiue Boulevard
  • La nova haveno
  • La Ĉina Kvartalo
  • La O'dn Aiwo Hotel (unu el la du hoteloj de la insulo)
  • La Nauru Phosphate Corporation
  • La stadiono Linkbelt Oval
  • La lernejoj de Aiwo kaj la Nauru College

La elektodistrikto elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.