Kampo (agrikulturo)
kulturata aŭ kulturebla terpeco
(Alidirektita el Agro)
Ĉi tiu artikolo temas pri kulturebla terpeco. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kampo. |
Kampo aŭ agro en agrikulturo estas kulturata aŭ kulturebla terpeco, kutime, sed ne necese, ebena aŭ preskaŭ ebena.
Uzo en Esperanto
redaktiApud la vorto "kampo", kiu havas plurajn aliajn signifojn, ekzistas la ne-oficiala vorto "agro", kiu havas nur la terkultivadan signifon de kampo. Laŭ kelkaj (interalie laŭ PIV) la signifo de "agro" tamen ne tute samas al la terkultivada signifo de "kampo": Laŭ ili agro ĉiam estas kultivata, dum kampo estas nur "kultivata aŭ kultivebla".
Grunda influo
redaktiLa grundotipo rekte influas kiom kulturebla kaj fekunda estos la kampo kaj gvidas la laboron por kulturebligi la celitan terpecon. Ekzemple:
- humoriĉa grundo (humo): tre fekunda
- ĉernozjomo: tre fekunda
- sablo: nur malmultaj plantoj povas bone kreski sur ĝi
- argilo: iom facile kultivebla
- bruna arbara grundo
- ktp
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri kampo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Li serĉas la venton sur la kampo. ” „ Arbaro aŭdas, kampo vidas. ” „ Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. ”
Bildaro
redakti-
Herbejo kaj bovaro Hereford
-
Somerkampo
-
Du virinoj surkampe
-
Kampo por malferma agrikulturo