Agatha Christie
Agatha CHRISTIE [Agata kristi] (naskiĝis la 15-an de septembro 1890 en Torquay, kaj mortis la 12-an de januaro 1976 en Wallingford) estis brita verkistino, kiu famiĝis ĉefe pro la dekoj da detektivaj rakontoj, kiujn ŝi verkis. Foje neformale nomata, la reĝino de suspenso.
Agatha Christie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Agatha Christie | |||||
Naskonomo | Agatha Mary Clarissa Miller | ||||
Naskiĝo | 15-an de septembro 1890 en Ashfield | ||||
Morto | 12-an de januaro 1976 (85-jaraĝa) en Winterbrook, Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Cholsey (en) vd | ||||
Etno | Britoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1927–1976) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (1890–1927) vd | ||||
Alma mater | privata eduko vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Frederick Alvah Miller (en) vd | ||||
Patrino | Clarisa Margaret Boehmer (en) vd | ||||
Gefratoj | Margaret Frary Miller (en) kaj Louis Miller (en) vd | ||||
Edz(in)o | Max Mallowan (en) (1930, 1930–1976) Archie Christie (en) (1914–1928) vd | ||||
Infanoj | Rosalind Christie (en) ( Archie Christie (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Mary Westmacott vd | ||||
Okupo | verkisto prozisto aŭtobiografo poeto dramaturgo verkisto de krimfikcio scenaristo romanisto dramaturgo vd | ||||
Laborkampo | Krimromano, detektiva literaturo, kreiva kaj profesia verkado kaj literatura aktiveco vd | ||||
Aktiva dum | 1920–1976 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La Murdo de Roger Ackroyd ❦ The Sittaford Mystery ❦ Peril at End House ❦ Lordo Edgware Mortas ❦ Murdo en la Orienta Ekspreso ❦ La Aboco-Murdoj ❦ Kartoj sur la Tablo ❦ Morto sur la Nilo ❦ Malĝoja Cipreso ❦ Kvin Porketoj ❦ Towards Zero ❦ Murdo estas anoncata ❦ A Daughter's a Daughter ❦ Senfina Nokto ❦ Kurteno ❦ Dormanta Murdo ❦ Dek etaj nigruloj vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agatha Christie verkis entute 78 krimromanojn, unu spionan romanon, 19 teatraĵojn kaj multajn mallongajn suspensfilmojn, unu aŭtobiografion kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – ses romantikajn romanojn.
Ŝia tutmonda biblioteka cirkulado estas grandega: 78 romanoj estis tradukitaj al 44 lingvoj kaj venditaj ĉirkaŭ 2 miliardoj da ekzempleroj, donante al ĝi la rekordon Guinness pri vendoj al aŭtoro.[1]
Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.
Multaj el ŝiaj romanoj fariĝis plenlongaj filmoj, el kiuj la plej famaj estas "Murdo en la Orienta Ekspreso", "Morto sur Nilo" kaj la ĉefverko Witness for the Prosecution (filmo, 1957) reĝisorita de Billy Wilder kaj ĉefrola Charles Lawton, Tyrone Power kaj Marlene Dietrich.
Du el ŝiaj romanoj estis publikigitaj post ŝia morto, unu en la serio Hercule Poirot kaj la alia en la serio Mrs. Marple.
Verkado
redaktiPlejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), angla maljunulino, kiu ĝisfunde konas la homan konduton. Loĝanta en tre trankvila vilaĝo, sed neeblas eskapi la strangajn cirkonstancojn per kiuj ŝi estas kaptita de malhelaj kaj eĉ krimaj kazoj. Ankaŭ ŝi, kiel Poirot, helpas la policon solvi la misterojn.
La romanoj de Christie estas konataj ne nur pro la superforta suspenso, kiun ili ofertas, sed ankaŭ pro sia legebla stilo. La priskriboj de la riĉaj lokoj, kiuj aperas en ŝia verkado, devenas ankaŭ de tio, ke Christie aliĝis al la esplorvojaĝoj de ŝia dua edzo. Dum ĉi tiuj vojaĝoj ŝi ankaŭ verkis humurajn memuarojn.
La elstara karakterizo de Poirot kaj Sinjorino Marple estas laŭ ilia forta kredo, ke laŭ la potenco de logika, bonorda kaj zorgema analizo, kaj kun la helpo de scio pri homa naturo, ĉiu ajn detektiva "enigmo" povas esti solvita. Ambaŭ kredas, ke ne necesas, ke la detektivo ĉirkaŭkuru kiel ĉashundo sekvanta sian predon.
Tra la jaroj Christie prezentis aliajn rolulojn, kiel Parker Payne kaj amatora detektivo Anne Beddingfield.
Verkoj
redakti- The Mysterious Affair at Styles ("La Mistera Afero ĉe Styles", 1920)
- The Murder of Roger Ackroyd ("La Murdo de Roger Ackroyd", 1926)
- The Murder at the Vicarage ("La Murdo ĉe la vikarejo", 1930)
- Murder on the Orient-Express ("Murdo en la Orienta Ekspreso", 1934)
- The ABC Murders ("La ABC-murdoj", 1936)
- Death on the Nile ("Morto sur Nilo", 1937)
- Ten Little Niggers ("Dek etaj nigruloj", ankaŭ sub la titoloj Ten Little Indians ["Dek indianoj"] kaj And Then There Were None ["Kaj poste jen estis neniuj"], 1939)
- Evil Under the Sun ("Malbono sub la suno", 1941)
- The Body in the Library ("La Kadavro en la biblioteko", 1942)
- The Moving Finger ("La Moviĝanta Fingro", 1942)
- After the Funeral ("Post la entombigo", 1953)
- A Caribbean Mystery ("Kariba mistero", 1964)
- The Mirror Crack’d From Side to Side ("La Spegulo frakasiĝis de flanko al flanko", 1962)
- By the Pricking of My Thumbs ("Per la pikado de miaj dikfingroj", 1968)
- Nemesis ("Nemezo", 1971)
- Postern of Fate ("Malantaŭa eniro de la sorto" 1973)
- Sleeping Murder ("Dormanta murdo", 1976)
En Esperanto aperis
redakti- Murder on the Orient Express (1934): Murdo en la Orienta Ekspreso (1937) tradukita de Cecil Charles Goldsmith.
- "The lamp" el The Hound of Death (1933): "La lampo" tradukita de Siraisi Sigeo en numero 89 de L' Omnibuso.
- "S.O.S." el The Hound of Death (1933): "SOS" tradukita de Siraisi Sigeo en numero 90 de L' Omnibuso.
- The Murder of Roger Ackroyd (1926): La murdo de Roger Ackroyd (2023) tradukita de Hans Becklin.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- angle Oficiala retejo (angla)
- angle Bibliografio (angla)
- esperante Murdo en la Orienta Ekspreso
- Stanislavo Belov (2018-04-12) Murdo en la Orienta Ekspreso — bela simplaĵo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-04-13. Alirita 2018-04-12 . (recenzo pri la filmo de 2017)